Esperanto Retradio: Kion mi kuiras

Kion mi kuiras

kion_mi_kuiras.mp3 Listen on Posterous

1497_MEDIUM.jpg&sa=X&ei=v_VITumeLqPt0gHj9YWMCA&ved=0CAQQ8wc&usg=AFQjCNEs6MD9IElWRhfTCFBYBLiTSDPo9A

Ĉar mia edzino post la etinfana periodo antaŭ 20 jaroj revenis al sia profesio, ŝi tiam ne plu havis la plenan tempon por prizorgi la tutan dommastrumadon. Do ankaŭ mi komencis transpreni laŭŝtupe pli kaj pli da taskoj. Plej interesis min la preparado de manĝaĵoj kaj tial mi kuiris pli kaj pli da pladoj ĝis kiam mi atingis sufiĉe ampleksan repertuaron.

Por kuiri kuirlibroj estas tre granda helpo. Necesas nur ĝuste legi ilin por kompreni kial oni devas preni tiom da certa materialo aŭ kiel longe io devas boli en salita akvo ktp.. Kaj necesas scii iom pri la kvalito de la krudaj materialoj. Ofte oni ja devas iom modifi la recepton kaj oni volas tamen atingi finfine bongustan rezulton.

Alia helpilo estas industriaj preparaĵoj, precipe en formo de supopulvoro. Mi tre ŝatas tagmeze manĝi supon kaj tial mi devas aŭ kuiri supon ĉiutage aŭ meti restantan kvanton da supo en fridujon por konsumi ĝin la tagon poste. Kaj se ne eblas aŭ mankas la tempo aŭ la emo kuiri supon el freŝaj materialoj, tiam supopulvoro ankaŭ estas ebleco por havi supon. Ekzistas eĉ fulmrapidaj supoj. Por prepari ilin oni bezonas po porcio nur 0,2 litrojn da bolanta akvo kiun oni verŝas en la supotason kun la koncerna supopulvoro. Kirlu kelkfoje kaj la supo estas preta por manĝi.

Tre konvena supo estas gulaŝa supo. Tio estas tre simila al bova gulaŝo, sed ĝi havas supan karakteron kun terpomaj kubetoj. Kiam mi kuiras tiun supon la kvanto laŭ la recepto estas pli ol 2 litroj kaj do necesas konservi grandan parton de ĝi. Tion mi faras verŝante la varmegan supon en purajn glasojn sur kiujn mi ŝraŭbas tuj la kovrilon. Post malvarmiĝo de la glasoj mi metas ilin en la fridujon. Tie ili bone povas resti eĉ du semajnojn sen perdo de kvalito.

En nia lando oni manĝas multe da terpomoj. Tre simpla plado el terpomoj estas la terpoma "ŝmarno" kiu konsistas el rostitaj cepoj, terpomoj, lardo aŭ ŝinko aŭ kolbaso aŭ viandopecoj, ĉio spicita kun salo kaj kimeno. La terpomojn mi devas unue finkuiri en vaporprema poto, poste senŝeligi ilin kaj tranĉi ilin en pecetojn. La pecetojn mi metas en kaserolon kie jam troviĝas rostita cepo kaj la leĝere rostita viando resp. kolbaso. Nun la tuta miksaĵo estas rostata ankoraŭfoje por ke la terpomoj ricevu iom da orbruna koloro. Nun la plado estas preta kaj mi servas ĝin kun salato. Kutime mi trinkas glason da pomsuko kun akvo.

Jen nur ekzemplo de tio kion mi preparas en la kuirejo. Eble alian fojon mi rakontos pri aliaj manĝaĵoj aŭ eble vi sendos similan raporton el via kuirejo. Ĉiukaze kuirado estas neelĉerpebla temo.


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero