Esperanto-Retradio: Mem munti kaj instali


Mem munti kaj instali

mem_munti.mp3 Listen on Posterous

eco-furniture.jpg&sa=X&ei=yfo8TqT-McLX0QGQ4eDQAw&ved=0CAUQ8wc&usg=AFQjCNFSL2GvqnsyerGE00vkI2hNEN5i3Q

Antaŭ nelonge mia dua filo ŝanĝis loĝejon en Vieno. Por tiu nova loĝejo li bezonis meblojn kiujn li aĉetis ĉe la mondkonata meblovenda firmao IKEA. Kiel konate la mebloj tie estas forpreneblaj el stokejo kaj oni mem transportas ilin hejmen por tie starigi ilin. Por entute ebligi tion, la mebloj alvenas en kunmunteblaj pecoj. Kaj estas la tasko de la aĉetanto kunŝraŭbi ilin laŭ la kunliverita instrukcio en formo de internacie kompreneblaj desegnaĵoj. Tiu sistemo faras la meblojn tre malmultekostaj kaj multaj homoj kies monujo ne estas tre granda povas aĉeti tiujn meblojn.

En la koncerna kazo mia filo ankaŭ prunteprenis kamioneton de IKEA kaj mem transportis la pakaĵojn al sia hejmo. La tagon poste 4 familianoj venis al li por helpi en la kunmuntado resp. kunŝraŭbado kaj en la starigo de la mebloj. Do ni kvinope laboris tutan tagon. Jen kaj jen ekestis problemeto ĉar ofte la instrukcioj ne estis facile kompreneblaj resp. oni devis trovi la ĝustan pozicion de peco por ŝraŭbi en la ĝusta loko. La laboro okazis en gaja etoso kaj kiam ni fine estis sukcese kunmuntintaj ĉiujn meblojn, ni estis tre kontentaj.

Hodiaŭ la kostoj por voki fakulon kiu instalos iun aparaton ekz. vazarlavilon, estas tre altaj kaj do oni laŭeble evitas pagi por tio al firmao kaj serĉas amikon aŭ familianon por plenumi tiun laboron aŭ oni mem faras tion. Mi ĵus aĉetis vazarlavilon kiun mi helpe de mia edzino mem transportis hejmen, portis en la domon, elpakis ĝin, deŝraŭbis la supran kovrilon, niveligis la kvar ŝraŭbeblajn piedojn, konektis ĝin al akvo, al forflua tubaro kaj al elektro kaj fine mi enŝovis ĝin en la liberan spacon kie jam staris vazarlavilo dum 25 jaroj.

Se oni havas tempon, precipe por studi kiel ĉiu paŝo funkcias, tiam tio estas tre bona afero. Sed estas multaj homoj kiuj pro alta aĝo aŭ malsano aŭ pro alia kaŭzo ne kapablas mem plenumi tiun laboron kaj ankaŭ ne havas aliajn familianojn je dispono. Ili devas aĉeti ĉion ĉe la fakvendejoj kaj devas mendi ĉiujn servojn de liverado ĝis muntado, instalado kaj ekfunkciigo. Ekzemple por ekfunkciigi televidilojn la fakulo instalas ankaŭ ĉiujn disponeblajn televidajn kanalojn tiel ke la nova posedanto nur devas enŝalti kaj spekti la programojn.

Do se oni volas kaj havas tempon oni povas hejme fari multajn laborojn mem kaj en tiu kazo sana pensiulo havas sufiĉe da laboro por pasigi la tagon. Mem aranĝi la aferojn ne nur ŝparas monon sed kontentigas kaj faras la vivon pli bunta.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero