Esperanto Retradio:Teknikaj rimedoj por Esperanto

Teknikaj rimedoj por Esperanto

teknikaj_rimedoj.mp3 Listen on Posterous

cropped-social_media_ball1.jpg

Nun post kiam la grandaj someraj Esperanto-kongresoj estas okazintaj, certe multaj esperantistoj ricevis novan impulson okupiĝi pri la lingvo. Tio hodiaŭ eblas plej bone per la interreto. La teknikaj rimedoj ebligas jam ĉion kion oni bezonas por eniri la sferon de la lingvo. Eblas aŭskulti, legi kombine kun bildoj, kaj eblas aktive uzi la lingvon skribante kaj parolante ĝin, ekz. per Skajpo.

Jam la teknikaj eblecoj estas pli grandaj ol la kapabloj de la esperantistoj utiligi ilin. Nome dum estas relative facile konsumi servojn, la produktado postulas multajn kapablojn. Ne nur necesas bone regi la lingvon por verki tekstojn kaj por paroli, sed necesas ankaŭ teknikaj kapabloj. La minimuma scio estas pri la kodo UTF-8 kiu servas por montri la supersignitajn literojn, sed oni devas ankaŭ koni la koncernajn komputilajn programojn por produkti filmetojn kaj sondosierojn, por kombini ilin kun teksto kaj bildoj kaj por alŝuti ilin al taŭga retejo kiu ofertas la retspacon kaj aliajn servojn senpage kaj tamen sen ĝena reklamo.

Se estus pli da esperantistoj en unu loko aŭ almenaŭ en virtuala laborgrupo, tiam ja eblus disdoni la laboron kaj ĉiu grupano povus specialiĝi pri certa aspekto de la produktado. Unu povus verki tekston, alia povus bone lingve formuli, tria havus belan voĉon kaj prononcon, kvara estus fakulo pri programado en la reto kaj kvina estus grafikisto kiu prizorgus grafikan aranĝon de retpaĝo. Kaj tio ne jam estas ĉio. Sed se tia kunlaboro ne eblas resp. se homoj ne havas intereson en tiaj projektoj, la laboro restas ĉe manpleno da unuopuloj kiuj devas fari ĉion. Tio kompreneble limigas la kreskadon de Esperanto.

Mi nun estas tre kontenta ke mi havas novan kunbatalanton kiu estas multflanke kapabla kaj ni do povas kune pluevoluigi nian aferon. La sonartikoloj nun ricevas bildojn kaj akompanan muzikon kaj eble ni baldaŭ povos enkonduki aŭtomatan prezentadon de sonoj, bildoj kaj tekstoj. Se iu inter vi jam havas sperton en tio, bonvolu kontakti min. Temas ĉefe pri programoj helpe de "shockwave-flash" kiuj ebligas kombini ĉion tion.

Ju pli da teknikaj rimedoj ni havas je nia dispono, des pli bone ni povas prezenti Esperanton al vi kaj al la publiko.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA