Esperanto Retradio: La fino de ideologioj

La fino de ideologioj

fino_ideologioj.mp3 Listen on Posterous

social-media-democracy.jpg

Ĉiu nedemokrata reĝimo bezonas ion per kio ĝi povas pravigi sian longdaŭran regadon. Demokrata regado ja interalie karakteriziĝas per ebla ŝanĝo de la regantoj post ĉiu elektoperiodo. Tio koncernas kaj la potenculojn ĉe la pinto kaj la subtenantojn de iu politika partio aŭ socia klaso. Regado ja apenaŭ povas esti justa, ĝi favoras foje unu flankon, foje alian flankon de socia spektro.

En demokrata sistemo la favorado de unu flanko ne daŭras senfine, sed post 1, 2, 3, ... elektoperiodoj la pendolo iras en alian direkton. Nedemokrataj, diktatoraj reĝimoj ne povas riski tion. Ili serĉas eblecon por plilongigi sian regadon. "Eksterordinaraj cirkonstancoj" estas bona pravigo, la nesufiĉa politika konscio de la popolo kaj la dissplitiĝo de politikaj opinioj kiuj kondukus al ĥaoso, se ne "bonŝance" estus forta mano de reganto kiu stiras ĉion en la ĝustan direkton. Sed tiuj samaj regantoj ja havas fortan intereson teni la popolon nematura kaj dissplitigi la politikajn grupojn. "Dividu kaj regu", tion jam sciis la romiaj cezaroj kaj laŭ tiu scio agas diktatoroj ĉie en la mondo.

Sed dividi la homojn por daŭre regi super ili fariĝas pli kaj pli malfacile: La homoj povas hodiaŭ amase komuniki inter si, ĉu per sendrata telefono, ĉu per interreto, kaj rapide organizi demonstraciojn kiel okazis ekzemple en Egiptio. La reĝimo en tia kazo plej ofte respondas per brutala uzo de perforto por timigi kaj disigi la homojn. Sed kiel oni vidas nun en Sirio, tio ne plu funkcias. La koncerna reĝimo ja disponas pri la armiloj por kontraŭbatali la amasiĝon de la popolo en publikaj lokoj, sed ili ne povas estingi la flamon de ribela spirito.

Kaj la ideologio kiu ĝis tiam servis por kamufli la maljustan arogon de potenco, perdas ĉian kredindecon. Kiel oni vidas la batalo inter la fortoj de la reĝimo kaj la ribelanta popolo povas daŭri sufiĉe longe, sed fine la regantoj devas cedi la lokon kaj transdoni la potencon al la novaj reprezentantoj de la popolo. Kaj la popolo fajfas pri ideologioj. Demokratio ne bezonas ideologion, sufiĉas la komuna volo organizi la kunvivadon en la kadro de la ŝtato kaj la volo rezigni pri uzo de perforto por dikti sian volon al aliaj. Sufiĉas do demokrata konscio. Kaj ideologioj ricevas sian lokon en la historio kie ili servos kiel instrumaterialo por venontaj generacioj.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero