Esperanto Retradio: La naturo ne havas libertempon
La naturo ne havas libertempon
somera_tempo.mp3 Listen on Posterous |
Daŭras somera tempo. La periodo en Pollando estas sufiĉe varma, kvankam la ĵus pasinta julio ne permesis tro multe da banado en la akvo de lagoj aŭ de la maro. Anstataŭ tio ĝi estis tre taŭga por promeni, bicikli aŭ viziti interesajn lokojn. Komence estis sune sed tro malvarme por naĝi, poste oni povis ĝoji, kiam ne pluvis. Apenaŭ tiom da somero malantaŭ ni. La komencaj tagoj de aŭgusto iom esperigas nin. Sed la vetero kiel la virino konstante ŝanĝiĝas. Do ni atendu. Tamen la naturo senigita de iu ajn libera tempo faras ĉion kiel kutime.
En mia ĝardeno kaj plantoj kaj bestoj, kaj insektoj, kaj vermoj svarmis kaj donadis multajn vivosignojn. Ekzemple birdoj. Ekde la printempo ili surflugadis miajn arbojn, arbustojn kaj gazonon. Ĉiujare sufiĉis al ili la pluvakvo troviĝanta en miaj 200-litraj bareloj. Kiam barelo estas plena de akvo, tiam estas facile eksidi rande kaj trinki. Ĉi-jare pro longdaŭra sekeco en mia regiono la bareloj estis malplenaj, do mi devis starigi apartan ujon kun akvo, por ke miaj flugantaj gastoj povu kaj trinki kaj bani sin. Plej frue matene alflugadis malpli grandaj birdoj, ĉefe la paseroj por profiti la akvon antaŭ ol faros tion ekzemple la pigoj. Grandeco de la pigoj, kiuj banas sin, rapide senigas la malgrandan ujon je akvo. Efektive la birdoj starante en la akvujo batas per siaj flugiloj tiom forte, ke la akvo disverŝiĝas kaj mi ofte devas denove alverŝadi ĝin. Tamen mi havas ĉiam belegan vidindaĵon.
Alifoje en la ventuma truo troviĝanta en la muro de mia domo preparis sian neston la fenikuroj. La fenikuro estas birdo same granda kiel la pasero, sed ofte havas malsupre rufajn plumetojn kaj iom pli longan vosteton. Estis interese por la unua fojo vidi, kiel el ovoj eliĝis la birdidoj. Baldaŭ komenciĝis tre specifa siblado, per kiu ili vokis, ke ili volas manĝi. Tiu sono akompanis al mi de la tagiĝo ĝis la krepusko dum ŝajne du semajnoj, tial ke la truo troviĝas en la kamero, kiu najbaras kun mia kuirejo. Poste la birdetoj forlasis la neston lernante flugi, dum iliaj gepatroj gardis ilian sekurecon. La birdaj lernantoj povis kaŝi sin en proksimaj arbustoj kaj iliaj gepatroj logis eventualajn ĝenulojn, flugante super ili, kaj tre laŭte ĉirpis. Ĉi jare la birdoj translokiĝis al mia najbaro sed mi multfoje vidis ilin ankaŭ en mia ĝardeno. Ili ŝajne memoris la ĉi tie pasigitajn tagojn.
Laŭvica gasto de mia ĝardeno estas erinaco, kiu vizitas la ĉirkaŭaĵon malfruvespere. Trovas ĝin plej ofte mia hundo kaj tiam la erinaceto elmetas siajn pikilojn kaŝante enen sian kapeton. Lastatempe mi observis ĉi besteton, kiam ĝi tra tre malvasta fendo en mia pordego transiris al mia najbarino por trinki lakton, per kiu ŝi nutras siajn katojn. La fendo estis fakte kvar centimetrojn larĝa, kaj la erinaco havis larĝecon de almenaŭ dek kvin centimetroj, kaj malgraŭ tio ĝi sukcesis. Ĉu vi povas kredi tion? Alifoje mia hundo estis atakita de malgranda besteto, simila al la muso, nome mikroto. Tiu estaĵo defendis sin uzante siajn ungetojn kaj rezulte de tio vundis la hundon, kiu perdis iomete da ledo ĉe sia okulo.
Loĝante en la urbo, kaj fakte en la Triurbo, kiun konsistigas la urboj Gdańsk, Sopot kaj Gdynia, mi unuflanke ĝuas multajn oportunecojn de granda aglomerejo kaj aliflanke povas spekti diversajn miraklojn de la naturo. Sufiĉas posedi negrandan ĝardenon kaj dediĉi iom da tempo en silento, sen movo kaj nepre atenteme.
Comments
Post a Comment