Esperanto Retradio: Saniga spirado

Saniga spirado

SanigaSpirado.mp3 Listen on Posterous

ave_maria-notation2.gif


Itala kardiologo Luciano Bernardi kunordigis antaŭ kelkaj jaroj kuriozan studon ĉe Universitato de Pavia. Temas pri la influo de la preĝo "Ave Maria" je la kardio-vaskula sistemo. Antaŭaj studoj jam montris, ke laŭta preĝado en la latina lingvo havas trankviligan efikon. La nova esploro montris, ke tio ne rezultas nur de fido, sed de la spir-ritmo bezonata por ritma preĝado. Ĝi postulas ritmon de ses spircikloj minute, do trionon de la normala ritmo, kvazaŭ por deklamado. Tia ritmo malpliigas la nombron da korbatoj kaj malaltigas la sangpremon – jen la kaŭzo de la sento pri trankvileco.

Jam de dek jaroj aliaj esploroj montris la sanigan influon de spirado. Orientanoj jam tion asertas de jarmiloj, sed nur lastatempe okcidentaj sciencistoj okupiĝas pri la afero. Kontrolata spirado montriĝis utila kontraŭ nervemo, alta sangpremo kaj kronikaj doloroj. Ĝi efikas je la korpa sistemo, kiu permesas, ke post "danĝera", "minaca" situacio, la korpo revenu al la normala funkciado. Kuracistoj eltrovis, ke malrapida, profunda spirado stimulas la cerbon per "mesaĝo", kiu informas, ke jam ne necesas "defenda" sinteno. Ĝi devas esti simila al spirado de bebo, kiu movas la ventron, ne la bruston. Brazilaj studoj konfirmis, ke 70% el la pacientoj, kiuj suferas de anksio, malpliigis la dozojn de siaj kuraciloj post ses monatoj da praktikado de ritma, profunda spirado. Ĝiaj favoraj influoj atingas ankaŭ stomakan misfunkciadon, alergiojn kaj maldormemon.

Pro tio, multiĝas institucioj, kiuj proponas kursojn por trejnado de spirado. Same, dum malfacilaj situacioj en laboro, ĝi helpas preni la plej oportunajn decidojn. Aktoroj malstreĉiĝas antaŭ malfacilaj scenoj kaj entreprenistoj trovas taŭgajn vojojn por siaj problemoj. En Usono, oni kreis aparaton, kiu helpas la pacienton praktiki favoran ritman spiradon, kaj ĝia ĉiutaga uzado dum 15 minutoj statistike malpliigis la sangpremon de malsanuloj. Ĉe dekono el tiuj pacientoj, arteria hipertensio tute malaperis. Simile okazis koncerne kronikajn dolorojn. Longdaŭraj doloroj inkluzivas emocian faktoron, kun pligrandigo de muskola streĉiĝo.

Kontrolata spirado faras la korpon malpli streĉita. Iuj sciencistoj asertas, ke ĝi influas eĉ la imunsistemon.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA