Esperanto Retradio: Translima medicinturismo

Translima medicinturismo

translima_medicinturismo.mp3 Listen on Posterous

apple_eating_Med.jpg

Post la falo de la "Fera Kurteno", kiel oni nomis la limon al la komunismaj landoj en Eŭropo ĝis la jaro 1989, el la nova situacio de libera vojaĝado sufiĉe rapide profitis la hungaraj dentokuracistoj. Iliaj prezoj por havigi al la pacientoj novajn dentojn estis konsiderinde pli favoraj kaj tio allogis multajn dentoturistojn al Hungario. En la koncernaj limregionoj la kuracloka turismo ekfloris kaj oni enspezis sufiĉe da mono por investi ĝin por tute modernaj dentokuracaj centroj. Tio funkciadas nun de pli ol 20 jaroj kaj por aŭstrino kiu bezonas ekzemple dentoimplantaĵojn estas tute normale konsideri la eblecon fari tion en Hungario. En la okcidentaj regionoj estas multaj banlokoj kaj oni povas pasigi sian porsanan restadon en sufiĉe luksaj cirkonstancoj.

Sed estas ne nur Hungario kiu profitas el la medicina turismo. Ankaŭ en la okcidenta limregiono de Pollando, precipe ĉe la ĉemaraj urboj Ŝtetino kaj Gdansko, la situacio estas tre simila al tiu en Hungario. Ankaŭ tie oni povas ricevi novan dentaron je tre favora prezo. Se oni en Germanio pagus 1500 eŭrojn, en Pollando tio kostas inter 700-900 eŭrojn. (Tiun informon mi ĉerpis en koncerna artikolo en "Spiegel-Online".) La germanaj kuracistoj kompreneble ne estas entuziasmaj pri tiu konkurenco.

Sed nun kadre de EU la pacientoj povas libere elekti kie ili volas esti kuracataj kaj se temas pri medicine necesa kuracado, tiam la socialasekuraj kasoj ankaŭ pagas tion laŭ la kutimaj tarifoj. Sed oni avertas la pacientojn ke eble pro lingvaj miskomprenoj povus ekesti problemoj resp. la paciento eble ne ricevus tion kion li vere deziras kaj bezonas. La komunikado inter paciento kaj kuracisto ja postulas la scipovon de la lingvo de la paciento. Por atingi tion la kuracistoj povas lingve specialiĝi. Ekzemple plej multaj kuracistoj kiuj en la koncernaj limregionoj havas pacientojn el Germanio parolas la germanan tre bone.

Eŭropo kiu interne nun apenaŭ plu havas limojn alportas multajn avantaĝojn, al kiuj apartenas ankaŭ tiu libereco en la medicina sfero. Ĝi servas al la bono de la homoj.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero