Traserĉu tiun blogon

2011-08-30

Esperanta Retradio: Demandoj al Radio Erevano

Demandoj al Radio Erevano

El Vikipedio:

radio_erevano.mp3 Listen on Posterous

002in_soviet_russia.png

Dum la soveta regado en Sovetio cirkulis multaj anekdotaj "demandoj al Radio Erevano", kiuj havis plursencajn respondojn. Ili ofte komenciĝis per "principe jes" / "principe ne".

Dum tiuj ŝercoj koncernis multajn kampojn de la ĉiutaga vivo, eksterlande oni atentis precipe politikajn ŝercojn, en kiuj la respondoj estis (nur) ŝajne reĝim-fidelaj.

La sovetia revuo Sputnik ("kunulo" kaj, de tiu signifo, "satelito") publikigis tiajn anekdotojn; ĉar ĝi aperis ankaŭ en la lingvoj angla, ĉeĥa, franca, germana, hispana kaj hungara, ili atingis ankaŭ eksterlandon, eble eĉ estis ilo por popularigi la revuon tie. Enhavo de "Sputnik" estis tre liberpensa, pro tio ĝia distribuo estis ĉesigita en GDR en 1988.

(La sekvaj ekzemploj ne plenumas la principon de "neŭtrala vidpunkto".)

Demando: Ĉu veras, ke Stalin kolektas anekdotojn pri si?
Respondo: Principe jes – sed li kolektas ankaŭ tiujn, kiuj disvastigas la anekdotojn.

Demando (en 1968): Ĉu veras, ke Ĉeĥio vokis la helpon de la Ruĝa Armeo?
Respondo: Principe jes – en 1939.

Demando: Ĉu eblas manĝi pomojn el Ĉernobilo?
Respondo: Principe jes – sed la restaĵon de la pomo necesas subterigi en plumba skatolo.

Demando: Ĉu veras, ke en sovĥozo la greno kreskas kvazaŭ telegrafaj mastoj?
Respondo: Principe jes – ne laŭ la alteco, sed laŭ la distanco.

Demando: Kial sovetaj milicanoj patrolas triope? Respondo: Unu scias legi, la dua skribi, la tria gardas la suspektindajn intelektulojn.

Demando: Ĉu ekzistas diferenco inter Radio Erevano kaj gazeto "Pravda"?
Respondo: Principe jes – gazeton Pravda oni povas uzi por volvi buterpanon.

Demando: Ĉu eblas mortbati sian edzon per tuko?
Respondo: Principe jes – en la tukon volvu gladilon.

Demando: Ĉu oni rajtas en Sovetio legi la verkojn de Mao Zedong?
Respondo: Principe jes – en la originala lingvo.

Demando: Ĉu oni ne arestu ĉiujn kontraŭulojn de la laborista kaj kamparana ŝtato?
Respondo: Principe jes – sed kiu faru la laboron en fabrikoj kaj sur kampoj?

Demando: Ĉu veras, ke la plej grandaj inventistoj estas sovetianoj?
Respondo: Principe jes – ni inventas eĉ inventistojn.

Demando: Kion mi faru, se en mia ĝardeno eksplodos atombombo?
Respondo: Fotu ĝin – vi ne vidos plian.

Demando: Ĉu eblas infektiĝi je aidoso pro piko de kulo?
Respondo: Principe jes, sed ekzistas pli agrablaj metodoj.

2011-08-29

Esperanta Retradio: Kion ajn vi farus?

Kion ajn vi farus?

Kion_ajn_vi_farus.mp3 Listen on Posterous
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Pollando
Kion_ajn

"Komenco malfacila, fino ĝojiga" tekstas unu el E-proverboj.

Kiam vi komencas okupiĝi pri io tute nova, vi devas esti preta lerni. Unue vi faros tion ne tro lerte, sed post kelkaj fojoj vi rimarkos, ke via cerbo sufloras al vi ĉiam pli bonajn solvojn. Via cerbo estas genia kaj ĉiam celas simpligi vian agon, tiel ke vi fariĝas ĉiam pli lerta, pli libera kaj fine vi ĉesas laciĝi kaj scipovas jam realigi ĉion multe pli rapide kaj pli precize. Tiumomente vi komencas esti kontenta, kio kaŭzas, ke vi estas preta disvolviĝi. Tial vi ekzemple komencos plenumi pli komplikajn taskojn. Sed kompreneble denove vi devas praktiki novajn scipovojn iom post iom, ĝis vi atingos kontentigan rezulton. Se vi havas entuziasmon, vi ellernos novajn scipovojn pli rapide, kaj se ne, sufiĉas, ke vi estos pacienca. Ĉiun, kiu dediĉos sufiĉe multe da engaĝiĝo, atendas la sama premio.

Nur tiam, kiam vi efektive akiros tiun aŭ alian praktikon, tio estas facilecon uzi viajn fingrojn, manojn, muskolojn, menson, langon, voĉon aŭ eĉ la tutan korpon, vi povas atingi la staton de plena kontento, ĝojo kaj eĉ feliĉo. Sed ne estas sciate, kiom da pacienco kaj diligenteco estas bezonata por fariĝi praktikulo. Certe valoras fari ankoraŭ kelkajn paŝojn. Vi devas kontroli, kio estas malantaŭ la sekva turniĝo de via vojo. Neniam rezignu. Certe estis jam iuj sukcesoj en via vivo, eĉ iuj malgrandaj - ĉu vi memoras vian kontenton pro ili? Do praktiku, estu diligenta, dediĉu iom da tempo, almenaŭ iomete ĉiutage. Danke al tiu ĉi eĉ malgranda peno, vi ekposedos kutimiĝon. La kutimiĝo sekve kaŭzos, ke vi ĉesos senti penon kaj komencos trakti vian laboron tute normala, tiel natura kiel spirado. Komencu agi, kaj aperos necesa energio! Nur devigu vin komenci. Kelkaj fariĝas entuziasmaj dum agado. Konvinkiĝu! Tute ne gravas via aĝo, edukiteco, loĝlando, sanstato! Ĉu vi scias, ke multaj homoj resaniĝis ĝuste danke al sia vivaktiviĝo. Estas tiom multe por fari en la mondo! Trovu aliajn, kiuj okupiĝas pri simila agado. Kune estas pli facile.

Anstataŭ nur admiri aŭ envii homojn de sukceso, atingu vian propran sukceson. Nenio feliĉigas la homon pli ol fariĝi praktikulo, kiu kun facileco kaj plezuro plenumas utilan taskon. Ĉiu bone farita laboro meritas admiron! Kion ajn vi farus...

2011-08-28

Esperanto Retradio: Organizi sian vivon

Organizi sian vivon

organizi_vivon.mp3 Listen on Posterous

Photoshop_Jogging_018789_.jpg

Ke homoj kiuj staras meze en sia profesia vivo estas multe okupitaj kaj tial ne havas multe da tempo por fari tion kion ili ŝatas resp. por fari nenion, tio estas klara. Sed ankaŭ pensiuloj, pri kiuj oni supozas ke ili havas multe da tempo, estas sufiĉe okupitaj. Certe ĉe ili estas aliaj aferoj ol ĉe la profesiuloj, sed pensiuloj aŭ havas multajn taskojn en la familio aŭ en la domo aŭ ili bezonas multe da tempo por prepari la libertempadon.

Ĝui la vivon ja signifas esti multe survoje kun la neceso prepari ĉion tion: Ĉu temas pri vizito al koncertoj aŭ teatroj, ĉu estas ekskursoj, migradoj aŭ feriovojaĝoj. Ĉion oni devas unue serĉadi, trastudi, elekti, enprogramigi, mendi kaj pagi kaj organizi la foreston el la propra hejmo por finfine entrepreni tion kion oni verŝajne jam delonge intencis fari. Kaj se tio ne sufiĉas oni povas ankaŭ havi iun specialan dediĉon aŭ iun hobion. Por esperantisto tio signifas sidi ĉiutage sufiĉe longe ĉe la komputilo por traserĉi la interreton pri novaj esperantaĵoj kaj novaj kontaktoj, resp. por tenadi la kontaktojn skribante kaj skajpante.

Ĉu ne eblas simple vivi sen tiom da pripensado? Homoj kiuj vivas en la naturo ŝajne havas ĉiutage la samajn impresojn kaj oni povus supozi ke ili ofte enuas. Sed se oni parolas kun ili, ili diras ke la okupiĝo pri bestoj kaj plantoj donas tiom da vivimpresoj kaj vekas tiom da sentoj ke ili ne sentas la bezonon forlasi sian vivlokon por vidi aliajn - ofte multe pli belajn - lokojn, kaj ili certe pravas. Tiu daŭra organizado kaj ankaŭ vojaĝado kostas multe da energio. Ĝi sendube ankaŭ alportas energion sed necesas ankaŭ enkalkuli la multajn penojn kiuj necesas por atingi la ĝuon. Kaj se ĝuo ne alvenas aŭ nur nesufiĉe, tiam la bilanco povas esti negativa.

Do entrepreni multe signifas ankaŭ riski multe. Per tio mi ne volas konsili redukti vian entreprenemon, sed mi nur volas atentigi ke ĉio konduku al pli da harmonio. Do evitu ekspluati vin mem. Faru tion pri kio vi povas esti sufiĉe certa ke vi kapablas fari ĝin kaj ke ĝi alportos sukceson.

Mi rimarkas ke mia ĉiutaga promenado, migrado aŭ marŝado tra la naturo plifortigas la vivenergion. Kaj mi rimarkas ke se mi eĉ ĉiutage iras laŭ la sama vojo tra la arbaro, la impresoj ĉiutage estas aliaj. Kaj tiun travivaĵon mi havas senkoste kaj sen bezono organizi ĝin. Kaj tiu moviĝo liberigas la cerbon, multaj aferoj ordiĝas kaj organizi siajn aferojn fariĝas pli facile. Kaj mi rimarkis ke la skribado en taglibron aŭ la verkado de sonartikoloj ege pozitive kontribuas al pli bona ordo de pensoj kaj sentoj. Mi nur povas varme rekomendi tion.

2011-08-27

Esperanta Retradio: Malaperos la timo paroli

Malaperos la timo paroli

malaperos_timo_paroli.mp3 Listen on Posterous

glossy-discussion-board-icon_full.jpg

En diskutoj esperantistoj bedaŭras ke "la mondo ne bezonas Esperanton" aŭ eĉ "rifuzas ĝin". La ideo pri monda helplingvo hodiaŭ ne havas multajn subtenantojn kaj eĉ la esperantistoj mem dubas ĉu Esperanto iam povos plenumi tiun rolon. Kio estas la konsekvenco el tio? Ĉu ni rezignu pri pluaj klopodoj disvastigi E-on? Ŝajnas al mi ke la E-asocioj jam konkludis tion. Mankas al ili eĉ minimuma ideo kion ili povus realisme entrepreni. Ili tutsimple iel daŭrigas tion kio jam dum la pasintaj jardekoj ne alportis progreson.

Tamen Esperanto progresas. La progreso venas el la interreto. Per la interreto pli da homoj povas praktiki la lingvon kaj tion ne nur skribe kiel en la pasinteco sed ankaŭ parole. Kiam mi estis junulo mi legis en "Revuo Esperanto" ke en la normalaj naciaj lingvoj 75 procentoj de la komunikado okazas buŝe kaj 25 procentoj estas skriba komunikado, dum en la kazo de Esperanto la proporcio estas inversa. Tio indikas ke la manko de parola komunikado povas havi signifon por la kresko de la lingvo. Kaj ĝuste tio estas la punkto: En la homa cerbo la lingvo ekzistas origine kaj unuavice en la parola formo. La skriba formo estas inteligenta aldonaĵo kiu encerbiĝas nur jarojn post akiro de la parola lingvo.

La skribo estas tre komplika sistemo kaj kunligi tiun novan artefaritan sistemon kun la nature kreskinta kapablo paroli lingvon, tio ofte nur parte sukcesas kaj en malbona kazo eĉ povas difekti la parolkapablon. Paroli "laŭ la skribo" por multaj homoj estas timiga afero kiu bremsas entute la emon parole esprimi sin. Tio validas por ĉiuj lingvoj kiuj havas sonskriban formon, precipe se la sonoj apenaŭ kongruas kun la literoj. Nur malmultaj lingvoj havas fonetikan skribon, inter ili Esperanto.

Do teorie estas perfekte eble produkti el skribita teksto en Esperanto fonetike perfektan parolon. Sed en realo tio nur funkcias se oni aŭdas multajn ekzemplojn de fonetika parolado. Krei tiun kunligon inter skriba formo kaj parolo postulas aŭdi puran, bonan kaj belan lingvon kun ĉiuj faktoroj de parola nuancado kiel kadenco, akcentado, variado de laŭteco, paŭzoj kaj aldone mimiko kaj gestoj. Do la parolekzemploj estu imiteblaj kaj imitindaj. En tiu kazo la timo paroli malaperos kaj la parolanta homo sentos ĝojon pri la lingvo.

Tio perfekte eblas per Esperanto. Se ni konsekvence praktikas tion, nia lingvo kreskos kaj sukcesos. Ĝi plenumos grandan rolon: Ĝi paroligos homojn kiuj sen ĝi kredus ke ili ne estas sufiĉe kapablaj por paroli alian lingvon je alta parolnivelo.

2011-08-26

Esperanta Retradio: Perspektivoj

Perspektivoj

perspektivoj.mp3 Listen on Posterous

change_of_perspective.jpg

Antaŭ duona jaro mi parolis ĉi tie pri miaj celoj. La titolo de la sonartikolo estis "Kion mi volas atingi". Ĉu nun post ses monatoj mi jam povas diri ion pri tio? Mi kredas kaj mi eĉ estas certa ke la vojo ĉiukaze iras en la ĝustan direkton. La E-Retradio akiris stabilan aŭskultantaron, alvenas regule tre trafaj komentoj kaj plilarĝiĝis la bazo de parolantoj. La plej granda sukceso certe estas ke dum tiu ĉi unua duonjaro vere ĉiutage aldoniĝis nova sonartikolo kaj tial ĝis nun aperis pli ol 180 sonartikoloj.

La tendenco indikas kreskon de aŭskultantaro kaj ankaŭ kreskon de la nombro de parolantoj. Tiel plej verŝajne eblos daŭre aldoni novan sonartikolon ĉiutage dum la venontaj monatoj.

La celo kiu staras super ĉio estas plibonigi la parolnivelon en Esperanto. Nur tiel eblas kreskigi la lingvon. Per komencantoj kiuj kapablas nur diri kelkajn simplajn frazojn kaj tion nur kun apenaŭ komprenebla prononco, ne eblas kreskigi kaj disvastigi la lingvon. Nur homoj kiuj mem bone kaj sufiĉe bele parolas povas altiri novajn homojn al la lingvo. Tiu laboro postulas multe da dediĉo kaj da bona volo, ĉar la progreso ĉiukaze venas nur tre malrapide. Sed nur per tia agado mi vidas ŝancon por Esperanto.

Necesas prezenti al la mondo vivantan lingvon. Tio signifas ke devos aperi io en parola kaj skriba formoj, kaj la temaro devas esti laŭeble vasta kaj precipe pritrakti temojn el la ĉiutaga vivo. Kompreneble ankaŭ teoriumado havas sian lokon sed nur tre malaltrangan. Kaj la temoj esprimu optimismon kaj vivoĝojon. Jen kaj jen necesas ankaŭ alparoli problemojn, sed oni montru iun perspektivon ke problemo estas solvebla. Tiam Esperanto kunligiĝos kun ebla solvo de problemoj, precipe per internacia komunikado kaj kunlaboro.

Tio perfekte kongruas kun la origina celo de Esperanto: akceli pacon en la mondo. Kunlaboro kondukas al paco. Ambaŭ kondukas al bonstato. Do estas loko por Esperanto en la mondo. Parolu ĝin!

2011-08-25

Profesiigo de Esperanto

Profesiigo de Esperanto

450px-Ratusz_Pozna%C5%84_Wo%C5%BAna.jpg

Hungara lingvistino, membro de la Akademio de Esperanto, Ilona Koutny gvidas studojn pri interlingvistiko, la scienco pri planlingvoj, en Poznań, en la Universitato Adam Mickiewicz, la dua plej granda Universitato de Pollando. La proponita studprogramo konsistas el 3-jara ekstera postdiploma studado pri interlingvistiko, kiu funkcias jam de 10 jaroj

Laŭ Vikipedio, Arkones (mallongigo de Artaj Konfrontoj en Esperanto) estas E-renkontiĝo okazanta ĉiujare en Poznań, Pollando. Ĝi estas organizata de E-SENCO tuj post studsesio de Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato de Adam Mickiewicz, septembre. En 2010 okazis la 26-a Arkones.

Interlingvistikaj Studoj

Ni informas vin kun ĝojo ke la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato en Poznan sukcesas startigi denove grupon por la trijaraj studoj.
La fakto ke ne interrompiĝas la kursaro okazis danke al la subteno de ESF kaj ILEI-UEA kaj kompreneble al la entuziasmo de brazilanoj kaj aliaj junuloj.
La 17-membran grupon konsistigas plejparte junuloj kun universitata diplomo (aŭ tion akirantaj) kaj 3 doktoriĝantoj, sed aliĝis ankaŭ inter aliaj Mirejo Grosjean, konata esperantistino el Svislando.
La internacian studantaron reprezentas 4 personoj el Brazilo, 3 el Hungario, po 2 el Pollando kaj Svislando, po unu el Rusio, Italio, Hispanio, Francio, Germanio kaj Usono.
La unua sesio estos tre riĉa: kurso pri fonetiko de John Wells, pri interlingvistiko de Vera Barandovska, pri kulturo de Aleksander Melnikov kaj pri literaturo de Lidia Ligeza kaj Tomasz Chmielik.
Se iu ankoraŭ emas aliĝi al la kursaro, bv. urĝe kontakti Ilona Koutny  por priparoli la necesaĵojn.
Tiuj, kiuj interesiĝas nur pri la ĉijara Intrelingvistika Simpozio kaj ARKONES same estas bonvenaj: Vidu al informojn ĉi tie.

Interlingvistikaj Studoj: hejmo

ĉe la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznan, Pollando. Kun informoj, raportoj kaj studplano.

enkonduko

La Interlingvistikaj Studoj donas ...

studplano

Interlingvistikaj Studoj ĉe la ...

ligoj

Interlingvistikaj studoj en Adam ...

e-literaturo 3

Interlingvistikaj studoj en Adam ...

fonetiko

Interlingvistikaj studoj en Adam ...

Esperanta kulturo

Interlingvistikaj studoj en Adam ...


d-rino Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Lingvistika Instituto de Universitato Adam Mickiewicz
al. Niepodległosci 4, PL 61-874 Poznan
T: +48 61 829 36 75,
Hejme: +48 61 872 83 09
@ : ikoutny(ĉe)amu.edu.pl  

Esperanta Retradio: Malaperos la timo paroli

Malaperos la timo paroli

malaperos_timo_paroli.mp3 Listen on Posterous

j0424428.jpg

En diskutoj esperantistoj bedaŭras ke "la mondo ne bezonas Esperanton" aŭ eĉ "rifuzas ĝin". La ideo pri monda helplingvo hodiaŭ ne havas multajn subtenantojn kaj eĉ la esperantistoj mem dubas ĉu Esperanto iam povos plenumi tiun rolon. Kio estas la konsekvenco el tio? Ĉu ni rezignu pri pluaj klopodoj disvastigi E-on? Ŝajnas al mi ke la E-asocioj jam konkludis tion. Mankas al ili eĉ minimuma ideo kion ili povus realisme entrepreni. Ili tutsimple iel daŭrigas tion kio jam dum la pasintaj jardekoj ne alportis progreson.

Tamen Esperanto progresas. La progreso venas el la interreto. Per la interreto pli da homoj povas praktiki la lingvon kaj tion ne nur skribe kiel en la pasinteco sed ankaŭ parole. Kiam mi estis junulo mi legis en "Revuo Esperanto" ke en la normalaj naciaj lingvoj 75 procentoj de la komunikado okazas buŝe kaj 25 procentoj estas skriba komunikado, dum en la kazo de Esperanto la proporcio estas inversa. Tio indikas ke la manko de parola komunikado povas havi signifon por la kresko de la lingvo. Kaj ĝuste tio estas la punkto: En la homa cerbo la lingvo ekzistas origine kaj unuavice en la parola formo. La skriba formo estas inteligenta aldonaĵo kiu encerbiĝas nur jarojn post akiro de la parola lingvo.

La skribo estas tre komplika sistemo kaj kunligi tiun novan artefaritan sistemon kun la nature kreskinta kapablo paroli lingvon, tio ofte nur parte sukcesas kaj en malbona kazo eĉ povas difekti la parolkapablon. Paroli "laŭ la skribo" por multaj homoj estas timiga afero kiu bremsas entute la emon parole esprimi sin. Tio validas por ĉiuj lingvoj kiuj havas sonskriban formon, precipe se la sonoj apenaŭ kongruas kun la literoj. Nur malmultaj lingvoj havas fonetikan skribon, inter ili Esperanto.

Do teorie estas perfekte eble produkti el skribita teksto en Esperanto fonetike perfektan parolon. Sed en realo tio nur funkcias se oni aŭdas multajn ekzemplojn de fonetika parolado. Krei tiun kunligon inter skriba formo kaj parolo postulas aŭdi puran, bonan kaj belan lingvon kun ĉiuj faktoroj de parola nuancado kiel kadenco, akcentado, variado de laŭteco, paŭzoj kaj aldone mimiko kaj gestoj. Do la parolekzemploj estu imiteblaj kaj imitindaj. En tiu kazo la timo paroli malaperos kaj la parolanta homo sentos ĝojon pri la lingvo.

Tio perfekte eblas per Esperanto. Se ni konsekvence praktikas tion, nia lingvo kreskos kaj sukcesos. Ĝi plenumos grandan rolon: Ĝi paroligos homojn kiuj sen ĝi kredus ke ili ne estas sufiĉe kapablaj por paroli alian lingvon je alta parolnivelo.

Krucenigmo 29

Krucenigmo%252520de%252520Stano%252520Marcxek%252520n.%25252029.jpg
(alklaku la bildon por prezenti ĝin vastigita en navigilo kaj por printado)

Esperanta RetRadio: Ĉu vi bone dormas?

Ĉu vi bone dormas?

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis d-ro Paŭlo Sérgio Viana el Brazilo

SonartikoloChuvibonedormas.mp3 Listen on Posterous

Jun1411-Health-Sleep-Disorder1.jpg

Homoj pasigas unu trionon de sia vivo en dormado. Oni do povas facile kompreni, ke misdormado influas sanstaton. Dum dormado amaso da fenomenoj okazas en nia korpo, kiel produktado de hormonoj, aktiviĝo de la imunsistemo kaj organiziĝo de memorkapablo. Malbona dormado kaŭzas senton de laceco, perdon de memoro, mishumoron, depresion. Esploroj montris, ke dormado de malpli ol ses horoj en ĉiu nokto povas kaŭzi altiĝon de sangpremo kaj diabeton.

Meze, plenaĝulo devas dormi 7 ĝis 8 horojn ĉiutage. Kelkaj homoj bone fartas se ili dormas 6 horojn tage; aliaj bezonas 10 horojn. Krom la kvanto da horoj, oni devas konsideri la kvaliton de dormado.

Sendormeco estas stato, en kiu oni malfacile povas komenci aŭ daŭrigi dormadon, kaj tio rezultigas lacecon, dum la sekva tago. Ĝi estas ofta plendo de homoj, precipe virinoj kaj maljunuloj. Kompreneble, kaftrinkado kaj fortaj mensaj stimuloj vespere (per televido kaj komputilo, ekzemple), krom streĉaj vivsituacioj kaj mensmalsanoj povas kaŭzi maldormecon. Foje, simplaj vivŝanĝoj solvas la problemon: silentigi kaj mallumigi la dormoĉambron kaj surmeti komfortan piĵamon estas prudente. Ankaŭ regula praktikado de korpekzercoj helpas. Se necese, kuracisto povas recepti pilolojn kaj indiki kondutmodifan terapion.

Apneo dum dormado estas malsano, kiu kaŭzas oftan interrompon de spirado dum la dormado, kio devigas la suferanton vekiĝi multfoje dum unu nokto, por sukcesi denove spiri. Multaj homoj suferas de tia malsano, kaj eĉ ne konscias pri la problemo. Ĝi estas pli ofta ĉe grasaj viroj kun dika kolo. Maljuniĝo, drinkado, tabakfumado kaj dormigaj drogoj povas aperigi apneon dum dormado. Ĝi povas kaŭzi lacecon, dumtagan dormemon, memorperdon, malĝojon. Por solvi tiun problemon, ekzistas aparatoj (maskoj), kiuj helpas spiradon dum dormado.

2011-08-24

Pri manĝado

Pri manĝado

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andrzej Bach el Pollando

pri_mangxado.mp3 Listen on Posterous
Nutrado

Sinnutrado apud spirado estas unu el bazaj funkcioj, sen kiu ni ne povus vivi. Jam en nia buŝo (alivorte stomato) komenciĝas digestado, kie nutraĵo estas dividita en pecetojn pere de niaj dentoj, miksita kun salivo kaj iom maĉita. Imagu, ke ni produktas ĉirkaŭ 1 litron da salivo diurne. La vojaĝo de ĉiu manĝopeco tra la dukto, kiu nomiĝas ezofago al stomako daŭras de 4 ĝis 12 sekundoj.

Tiutempe ni ankaŭ englutas ĉirkaŭ duonlitron da aero. En la stomako nutraĵo restadas dum 3 ĝis 6 horoj, kaj plej longe estas digestataj grasaj manĝaĵoj. Danke al la produktata tie ĉi fluaĵo nomata ĉilo kaj muskolstreĉoj (trifoje dum 1 minuto) oni sukcesas translokigi la iom tradigestitan nutraĵon al la t.n. maldika intesto, kiu estas preskaŭ 3 metrojn longa. Tie ĉi okazas apartigo de utilaj nutraĵingrediencoj disde superflua restaĵo. Kvar horojn post kiam ni prenis en nian buŝon la unuan manĝopecon, tiu ĉi restaĵo atingas la lastan sekcion de la nutraĵvojo nome la dikan inteston. Tiuloke la nutraĵrestaĵoj povas vojaĝi eĉ 72 horojn t.e. 3 diurnojn antaŭ ol ili definitive forlasos nian organismon.

Tiu ĉi procezo estas ege grava kaj multe pli komplika ol tiu ĉi ĝenerala priskribo. Se io ne funkcias ĝuste, aperas komplikaĵoj kiuj kaŭzas diversajn suferojn, el inter kiuj la plej oftaj estas stomakdoloro, ventrodoloro, lakso (alinomata diareo) kaj vomitado. Por eviti la menciitajn suferojn oni devus manĝi regule sed ne tro multe, ne tro rapide kaj nur freŝajn produktojn. Krom tio maĉi sufiĉe longe, klopodi prefere ne trinki dum la manĝado kaj ne tro uzi alkoholaĵojn. Kompreneble ekzistas multe pli da reguloj de ĝusta sinnutrado. Manĝado ne nur liveras al ni necesan energion, sed apartenas al plej agrablaj momentoj de nia vivo. Malgraŭ tio sciu, ke sen manĝo la homo povas travivi eĉ kelkajn semajnojn, dum sen akvo - apenaŭ kelkajn tagojn!

Kaj fine unu spritaĵo. En malgranda restoracio kelnero venas al la gastoj kaj diras: - Bonan tagon! Kion vi deziras, sinjoroj? - Mi petas ovaĵon - respondas la unua. - Mi ankaŭ petas ovaĵon, sed el freŝaj ovoj - tekstas la mendo de la alia. Post la akcepto de la mendoj la kelnero iras al la kuirejo kaj diras: - Mi petas du ovaĵojn, unu el freŝaj ovoj!


Rezultoj de la unua Esperanta Kinofestivalo

5718e138750ec796f1fc84e598e9ddcb.jpg

Rezultoj de la unua Esperanta Kinofestivalo

En la dua semajno de julio en San-Paŭlo, Brazilio, okazis la unua Esperanta Kinofestivalo. En la konkurso partoprenis 21 videoj el 13 landoj en tri kategorioj: 5-sekundaj, 15-sekundaj kaj 30 sekundaj videoj.

La direktoro Aleksander Osincev el Rusio rakontas, ke multaj spektantoj tre ŝatis la prezentadon, dum iu plendis pri prezento de "erotikaĵo kun tekstoj en Esperanto". Tiu plendo klare montris, ke mi atingis la celon, kiun ni starigis antaŭ ni: rompi ekzistantajn imagojn pri la mondo, forigi stereotipojn...

Interesa artikolo estas legebla ĉe: http://www.liberafolio.org/2011/unua-esperanta-kinofestivalo-ravis-spektantojn-sed-rezultis-en-suldo 


-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu







.





2011-08-23

Esperanto Retradio: Necesas bela skribado

Necesas bela skribado

necesas_bela_skribado.mp3 Listen on Posterous


utf-8.jpg

La 9-an de aprilo mi publikigis ĉi tie sonartikolon "Tajpi supersigne" en kiu mi priskribis eblecojn kiel entajpi tekston en Esperanto kun belaj supersignoj kaj tiel eviti la malbelan kaj ĝenan surogatan skribon kun h-oj kaj iksoj. Sen kritiki la homojn kiuj ankoraŭ uzas surogatan skribon mi varme rekomendis al ili transiri al supersigna tajpado laŭ la unikoda normo UTF-8.

Antaŭ kelkaj tagoj mi en alia kunteksto diris ke en Esperantujo ĉio iras tre malrapide. La normo UTF-8 nun estas aplikebla jam de 11 jaroj, sed esperantistoj obstine uzas surogatan skribon. Ili ne konscias kiom ili damaĝas la lingvon, ĉar tio estas nenio alia ol konfeso ke por ili laŭnorma skribado de la lingvo estas tro komplika kaj tiel entute la lingvo estas nepraktika, ke ĝi estas uzebla por "normala homo" nur en kripligita formo.

Mia celo estas akceli la progreson de la lingvo per pli da aplikado en praktiko kaj per pli alta lingva nivelo. La laŭnorma skribo estas neseparebla parto de tio. Kaj ne havas sencon deklari la h-skribon kiel duan, alternativan norman skribon. Tio kondukas nur al ĥaoso. Ekstreme malbelan ekzemplon de h-skribo mi vidis antaŭ kelkaj tagoj en "Libera Folio". La forumano tie skribis ekz. "morgauh, hodiauh", do a-u-h, kaj tion li faris eĉ en titolo. Por mi tio egalas al vangofrapo. Se mi petas tiajn homojn ke ili bonvolu transiri al supersigna skribo, ili diras ke ili ne volas instali la necesan kromprogramon en la komputilo, ĉar ili timas fuŝon de la sistemo. Sed tio ne pravigas fuŝan skribadon.

Eblas ankaŭ entajpi tekston al specialaj retpaĝoj por atingi supersignan skribon kaj de tie kopii la tekston al la celata tekstodokumento. Vi povas tute sendanĝere testi la funkciadon. En mia retpaĝaro ekzistas du retpaĝoj por entajpi tekston. La unua estas "Konvertilo" kiun mi faris jam antaŭ 9 jaroj kaj la dua estas "Duoblilo" kiu estas sufiĉe nova. En la "Konvertilo" la iksoj servas por produkti la esperantajn literojn, dum en "Duoblilo", la duobla klavopremo servas tiucele. Mi persone preferas la "Duoblilon" por entajpi sufiĉe longajn tekstojn kiel ekz. ĉi tiun, ĉar tiu metodo estas la plej rapida. "Duoblilo" estas ankaŭ memstara programo kiu funkcias sur vindozaj komputiloj.

Ekzistas ankaŭ multaj aliaj tajphelpiloj por la esperantaj literoj. Necesas nur iom informiĝi por trovi la plej taŭgan. Kontribuu al la bona reputacio de Esperanto - tajpu supersigne!

2011-08-21

Esperanta Retradio: Vojaĝpreparoj

Vojaĝpreparoj

vojagxpreparoj.mp3 Listen on Posterous

airport.jpg

Antaŭ vojaĝo - precipe se temas pri flugvojaĝo - jam longe antaŭe komenciĝas la preparado. Unue necesas fiksi kien veturi kaj kiam proksimume. En mia konkreta kazo de Britio mi jam antaŭ unu jaro parolis kun mia unua filo ke mi ŝatus ankaŭ fari kun li vojaĝon, simile kiel mi estis farinta tian al Sudameriko kun mia dua filo. Sufiĉe baldaŭ ekestis la ideo veturi tra Britio por iom esplori la landon el socia kaj ekonomia vidpunkto. Kiel juristo kaj advokato li ja havas multajn rilatojn al partneroj en Britio, do tia vojaĝo estas certe interesa por li.

La daton ni fiksis antaŭ proksimume duona jaro. Tamen mi ne tuj mendis miajn flugojn ĉar mi ne tute precize sciis por kiam. Sed mi atendis iom tro longe ĉar la flugprezo konstante plialtiĝis kaj mi do perdis iom la favoran flugprezon kiun mi povus atingi pli frue. Do depende de la cirkonstancoj estas konsilinde mendi flugojn 6 monatojn antaŭ la antaŭvidata dato. Ĉiukaze la dua paŝo estas fiksi la itineron tra la lando kaj trovi la koncernajn transportilojn. En nia kazo tio estis sendube la fervojo kaj ni devis eltrovi kio estas la plej favora ebleco por akiri biletojn por nia itinero. Evidentiĝis ke ni povos aĉeti la biletojn tute normale ĉe giĉetoj aŭ aŭtomatoj sen antaŭmendo. La unuan veturon de Londono al Edinburgo ni tamen mendis en la interreto.

La tria paŝo estas trovi la tranokteblecojn. Unuavice ni serĉas pri tranoktejoj de la tipo junulargastejo aŭ iom pli bona. En la interreto ekzistas agentejo por tio: www.hostelworld.com kaj tie oni povas trovi la taŭgajn gastejojn. Tamen en nia kazo ni ne trovis tiajn gastejojn por la koncerna dato en du urboj kaj do ni serĉis malmultekostajn hotelojn kiujn ni ankaŭ trovis kaj tuj mendis en la interreto. Por Londono ni trovis studentan hejmon kiu dum la someraj monatoj funkcias kiel turista gastejo je tre favora prezo.

Post tio la kvara paŝo estas la organizado de lokaj transportoj, precipe en Londono, do la veturon de la flughaveno Stansted al Londono kaj la vojo al la studenta hejmo de la stacidomo de alveno. Montriĝis ke estas konsilinde aĉeti la biletojn por la flughavena transporto jam en la interreto ĉar eblas ŝpari tiel sufiĉe da mono. La biletojn oni povas jam hejme presi (aŭ printi) kiel mi ankaŭ jam faris pri la enpaŝaj biletoj por la aviadilo.

Antaŭ ol forveturi necesas fari pakliston kaj meti ĉion en valizeton kun maksimume 10 kilogramoj. Britajn pundojn mi ankaŭ kunportos kvankam la kreditkarto servas preskaŭ por ĉio. Kaj gravega helpilo ne manku: La komputileto kun la necesaj akcesoraĵoj. La Retradio ja devas funkcii ankaŭ dum la vojaĝo. Kaj al tio apartenas ankaŭ notlibro por la multaj vojaĝimpresoj. Dum aŭ post la vojaĝo mi raportos pri tio en la Retradio.

Posterous is the place to post everything. Just email us.

2011-08-18

Esperanta Retradio:Pagi tra la interreto

Pagi tra la interreto

pagi_interreto.mp3 Listen on Posterous

m-commerce.jpg

Kiel ni ĉiuj jam spertis, la interreto estas mirinda afero. Ĝi ebligas ĉiuspecan komunikadon kaj tio ege helpas ankaŭ al Esperanto. Kaj kio la lingvo estas por la parolado, tio estas la mono por la ekonomia vivo. Pagi de unu loko al alia fora loko hodiaŭ tra la interreto ne estas problemo. Ĝi funkcias tutmonde per kreditkartoj. Oni entajpas siajn personajn datenojn, la sumon kaj diversajn numerojn kaj kodojn de la kreditkarto kaj jen la transpago povas funkcii. La konfirmon vi ricevos per la fakturo de la kreditkarta entrepreno kaj vi rimarkos la deprenon de la sumo sur via kontoeltiro.

Mi jam ofte uzis tiun metodon por pagi flugbiletojn aŭ antaŭpagi la mendon de tranoktejoj en aliaj landoj. Ĝis nun mi spertis neniun problemon. Sed kompreneble misuzo eblas: Oni povas ŝteli viajn datenojn kaj tiel ŝteli ankaŭ monon el via konto. Ekzistas servoj kiel "Paypal" kiuj celas fari la sistemon de interreta transpago pli sekura. Kaj nun enloĝanto de mia urbo Wels kreis novan sistemon kiu estas samtempe pli komforta kaj pli sekura ol la ĝisnunaj.

La sistemo nomiĝas "Netswipe" kaj funkcias per la reta videokamerao. La kliento prezentas sian kreditkarton al la kamerao kaj tiel sendas la datenojn de la karto al la servocentro kie la datenoj sur la karto estas deĉifritaj. La avantaĝo estas ke oni ne devas entajpi la datenojn de la kreditkarto, nur 4-ciferan sekurecokodon per la muso kaj konfirmi la pagon. La servo jam funkcias sub www.jumio.com, momente nur en angla lingvo.

Oni vidos ĉu tiu nova sistemo flankenpuŝos la jam ekzistantajn, sed ĉiukaze ĝi estas nova interesa metodo aranĝi pagon tra la interreto kun pli da komforto kaj pli da sekureco. Eble pli facila pagado ankaŭ helpos al Esperanto, ĉar se oni povos enspezi monon helpe de Esperanto, tiam la lingvo fariĝos multe pli interesa, kaj por simplaj uzantoj kaj por entreprenistoj, kiuj ofertas varojn kaj servojn en la interreto.

2011-08-17

Esperanta Retradio: Babilado kreas bonan senton

Babilado kreas bonan senton

babilado_bona_sento.mp3 Listen on Posterous

supreme_pizza.jpg

"Kiam la stomako estas plena, ĉiuj kontente ridetas". Jen la lasta frazo en filmeto de nia brazila amiko Paŭlo Sérgio Viana pri gaja kunsido de la Lorena E-klubo.

Lerni E-on en picejo estas certe bona ideo. La etoso de pico-restoracio estas tre taŭga por babili kaj kial ne lerni E-on babilante? Por lerni lingvon etoso de gaja senstreĉiĝo estas plej konvena, ĉar malaperas la timo paroli. Ĉiu ja scias ke la unuaj vortoj kaj frazoj en Esperanto elbuŝiĝas iom malfacile, precipe se kamerao kaptas ĉion. Sed fari tion kune en la grupo sub gvido de bonhumora instruanto, tio kuraĝigas, eĉ se foje iu devas kaŝe legi la tekston de la sinprezento. Sed nur per kuraĝa parolado eblas lerni paroli la lingvon kaj tiu praktikado de la lingvo donas solidan bazon por regi ĝin.

Kompreneble necesas ankaŭ lerni gramatikon kaj novajn vortojn. Sed en gaja etoso tio ne estas "seka" afero, precipe se haveblas sufiĉe da trinkaĵoj. Kaj la homoj tie ja ne lernas E-on por uzi ĝin en la profesio aŭ eĉ por iuj oficialaj aferoj, sed por esti kapablaj komunikadi amike kaj bonhumore kun samlingvanoj el aliaj landoj. Esperanto tiel fariĝas parto de la vivoĝojo. Fakte en Sudameriko la homoj asociacas kun la vorto Esperanto ion tre pozitivan, nome ĝuste tiun komunan senton en amika rondo. Tion tre bone montris argentina reklamfilmeto en Esperanto. La celo de tiu reklamfilmeto ne estis varbi por Esperanto, sed por argentina vino. Sed ĝi tute bele montras kiel ambaŭ - vino kaj Esperanto - servas por feliĉigi la homojn.

Do bonvolu spekti ambaŭ filmetojn kiujn mi prezentas ĉi tie. Mi esperas ke tiu bona sento transiros ankaŭ al vi.

Embedded media -- click here to see it.

Embedded media -- click here to see it.



2011-08-16

Esperanto Retradio: Pri muzikisto ne ŝatanta muzikon

Pri muzikisto ne ŝatanta muzikon

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Pollando

Muzikisto_ne_satanta_muzikon.mp3 Listen on Posterous
Muzikisto

Ni povas fermi la okulojn, se ni ne volas vidi. Ni povas ne manĝi, se la manĝaĵo ne gustas al ni. Ni povas ne tuŝi objekton, kiu estas tro varma. Sed ĉu vi sukcesis iam efike ŝtopi la orelojn, por tute ĉesi aŭdi? Mi iam uzadis korkojn faritajn el mola, plasta maso, kiam mi revenadis hejmen matene post la tutnokta laboro. Ili helpadis al mi endormiĝi, kiam la ceteraj kunloĝantoj komencadis sian tagon. Sed nur kaze de granda laciĝo mi iom ĉesis aŭdi sonojn, kiuj ĉirkaŭis min de ekstere. Sed kiam vi ne estas laca, multaj sonoj kaptos vin tra via kranio, malgraŭ, ke vi iel ŝtopos la orelojn.

Memkompreneblaĵo? Jes, certe ĉiuj bone scias pri tio ĉi. Tamen multaj kondutas kvazaŭ ili ne konscius pri tiu ĉi komprenebla vero. Imagu motorcikliston, kiu je la tria horo nokte traveturas malplenajn stratojn vekante centojn da homoj. Neniel zorgas pri siaj najbaroj posedanto de moderna aŭdigilo, kiu devigas ilin aŭskulti laŭtan programon dum multaj horoj. Kaj mi povas longe listigi multajn fenomenojn, kiuj atestas pri la trista fakto, ke la homo estis senigita je unu el bazaj rajtoj - rajto por silento. Kiam oni atentigus sian najbaron, kiu laŭte aŭskultas, samtempe aŭdigante eksteren muzikon agrablan por si, povus okazi, ke renkontus vin riproĉo, ke vi ne estas tro impresiĝema. Mi, kiu mem komponis multajn muzikerojn, ne estas impresiĝema? Sed ne pensu, ke nur muzikistoj kaj komponistoj estas pridonacitaj per tiuspeca kapablo. Plimulto el ni nature scipovas travivadi diversajn specojn de muziko, sed ĉirkaŭite de perfortigaj sonoj de nia civilizacio iom post iom ni perdas tiun ĉi „talenton".

Mi tute ne estas malamiko de t.n. leĝera muziko. Ĝi servu al ĝiaj ŝatantoj, liverante al ili plezuron kaj ripozon. Sed pripensinda estas kutimo aŭskulti tiuspecan muzikon dum multaj horoj ĉiutage, kaj antaŭ ĉio devigi multajn homojn same aŭskulti ĝin. Persono, kiu aŭskultas nur radiodisaŭdigojn, post pli longa tempo estas sufiĉe preparita, por ne kortuŝiĝi aŭskultante kvarteton de Beethoven aŭ preludon de Debussy. En 1969 Unesko unuanime kondamnis neallaseblan perfortadon de persona libereco kaj rajto de ĉiu homo por silento per trouzado de muziko disaŭdigata en publikaj kaj privataj lokoj. Kun kia efiko? La rezulton ni vidas aŭ pli ĝuste aŭdas ĉiun tagon ĉiuloke. Nuntempe aperas aldone problemo aŭskulti laŭtan muzikon de junaj personoj. Dum grandaj koncertoj en publikaj lokoj de urboj kaj ne malofte en diversaj ripozlokoj, estas aŭdigata terura bruo. Pro troa laŭteco nia aŭdokapablo difektiĝas, se ne eĉ perdiĝas. La mondo estas plena da sonoj kaj susuroj de diversaj alteco, forto aŭ koloro. Nevideblaj voĉondoj ĉirkaŭas nin per densa, implikita reto de vibrado. Silento estas nur iluzio, kiu rezultas de beata malperfekteco de nia aŭdokapablo. Ni alkonformiĝas al la urba bruo, preterveturanta trajno, lifto, murhorloĝo aŭ grumblanta senĉese edzo aŭ edzino - post sufiĉe longa tempo ni ĉesas aŭdi ilin.

Se temas pri edzino, mi kelkfoje aŭdis specifan riproĉon. En multaj kazoj mi kaj ŝi havas similajn muzikgustojn. Estas ankaŭ esceptoj. Kelkfoje ŝi proponas al mi aŭskulti iun eron, kiu ege plaĉas al ŝi, sed tute ne al mi. Alifoje mi simple ne havas agordon aŭskulti ion ajn. Tiam mi povas aŭdi tian konstaton: „muzikisto, kiu ne ŝatas muzikon". Mi dirus: tute prave. Mi bezonas iom da silento. Ja muzikverko konsistas el notoj kaj paŭzoj. Ekzistas eĉ unu eksterordinara muzika komponaĵo, dum kiu muzikistoj „ludas" silenton. Temas pri "4'33" de la usona komponisto John Cage. Sed ĉiukaze kiam la muzika silento estas plenumata, ĝi estas nur iluzio.


2011-08-15

Esperanto Retradio: Kion mi kuiras

Kion mi kuiras

kion_mi_kuiras.mp3 Listen on Posterous

1497_MEDIUM.jpg&sa=X&ei=v_VITumeLqPt0gHj9YWMCA&ved=0CAQQ8wc&usg=AFQjCNEs6MD9IElWRhfTCFBYBLiTSDPo9A

Ĉar mia edzino post la etinfana periodo antaŭ 20 jaroj revenis al sia profesio, ŝi tiam ne plu havis la plenan tempon por prizorgi la tutan dommastrumadon. Do ankaŭ mi komencis transpreni laŭŝtupe pli kaj pli da taskoj. Plej interesis min la preparado de manĝaĵoj kaj tial mi kuiris pli kaj pli da pladoj ĝis kiam mi atingis sufiĉe ampleksan repertuaron.

Por kuiri kuirlibroj estas tre granda helpo. Necesas nur ĝuste legi ilin por kompreni kial oni devas preni tiom da certa materialo aŭ kiel longe io devas boli en salita akvo ktp.. Kaj necesas scii iom pri la kvalito de la krudaj materialoj. Ofte oni ja devas iom modifi la recepton kaj oni volas tamen atingi finfine bongustan rezulton.

Alia helpilo estas industriaj preparaĵoj, precipe en formo de supopulvoro. Mi tre ŝatas tagmeze manĝi supon kaj tial mi devas aŭ kuiri supon ĉiutage aŭ meti restantan kvanton da supo en fridujon por konsumi ĝin la tagon poste. Kaj se ne eblas aŭ mankas la tempo aŭ la emo kuiri supon el freŝaj materialoj, tiam supopulvoro ankaŭ estas ebleco por havi supon. Ekzistas eĉ fulmrapidaj supoj. Por prepari ilin oni bezonas po porcio nur 0,2 litrojn da bolanta akvo kiun oni verŝas en la supotason kun la koncerna supopulvoro. Kirlu kelkfoje kaj la supo estas preta por manĝi.

Tre konvena supo estas gulaŝa supo. Tio estas tre simila al bova gulaŝo, sed ĝi havas supan karakteron kun terpomaj kubetoj. Kiam mi kuiras tiun supon la kvanto laŭ la recepto estas pli ol 2 litroj kaj do necesas konservi grandan parton de ĝi. Tion mi faras verŝante la varmegan supon en purajn glasojn sur kiujn mi ŝraŭbas tuj la kovrilon. Post malvarmiĝo de la glasoj mi metas ilin en la fridujon. Tie ili bone povas resti eĉ du semajnojn sen perdo de kvalito.

En nia lando oni manĝas multe da terpomoj. Tre simpla plado el terpomoj estas la terpoma "ŝmarno" kiu konsistas el rostitaj cepoj, terpomoj, lardo aŭ ŝinko aŭ kolbaso aŭ viandopecoj, ĉio spicita kun salo kaj kimeno. La terpomojn mi devas unue finkuiri en vaporprema poto, poste senŝeligi ilin kaj tranĉi ilin en pecetojn. La pecetojn mi metas en kaserolon kie jam troviĝas rostita cepo kaj la leĝere rostita viando resp. kolbaso. Nun la tuta miksaĵo estas rostata ankoraŭfoje por ke la terpomoj ricevu iom da orbruna koloro. Nun la plado estas preta kaj mi servas ĝin kun salato. Kutime mi trinkas glason da pomsuko kun akvo.

Jen nur ekzemplo de tio kion mi preparas en la kuirejo. Eble alian fojon mi rakontos pri aliaj manĝaĵoj aŭ eble vi sendos similan raporton el via kuirejo. Ĉiukaze kuirado estas neelĉerpebla temo.


2011-08-14

Statistikoj pri la konado de la Fundamento de Esperanto

Demandaro pri la Fundamento en Kopenhago

Posted by: "Renato Corsetti" renato.corsetti@virgilio.it   renato_corsetti

Sat Aug 13, 2011 8:13 am (PDT)

Mi promesis konigi al la publiko de la kunveno la respondojn al la demandaroj per la kongresa kuriero, sed tio ne eblis pro pluraj kialoj. Mi prezentas la respondojn al ĉi tiu kaj al la dua demandaro en ĉi tiu listo, esperante ke almenaŭ parto de la ĉeestintoj legas ilin.

Amike

Renato Corsetti

K-fund.jpg

Respondoj al la demandaro pri la Fundamento de Esperanto

Demandilo pri la Fundamento de Esperanto estis disdonita al la publiko de la kunveno pri "Esperanto: ĉu Fundamenta, postFundamenta aŭ preteFundamenta?" dum la kleriga lundo de la Universala Kongreso en Kopenhago. 30 partoprenantoj redonis la plenskribitan folion.

Je la demandoj kaj la respondoj:

- Ĉu vi scias, kio estas La Fundamento: Jes Ne Pli malpli

Respondoj: 27 jes, 3 Pli malpli

- Ĉu vi iam vidis per viaj propraj okuloj ekzempleron de la libro "Fundamento de Esperanto"? Jes Ne

Respondoj: 23 jes, 6 ne, 1 ne respondis.

- Ĉu vi legis La Fundamenton? Jes, tute. Jes, parte. Ne.

Respondoj: 8 jes, tute, 14 jes, parte, 8 ne.

- Ĉu en via kurso, kiam vi lernis Esperanton, oni instruis pri la Fundamento? Jes Ne

Respondoj: 11 jes, 15 ne, 4 ne respondis

- Ĉu en la kursoj, kiujn vi gvidas, oni instruas pri/per la Fundamento? Jes Ne Mi ne gvidas kursojn.

Respondoj: 9 jes, 13 ne, 8 ne respondis.

- Ĉu vi iam legis la 16 regulojn de la Fundamenta Gramatiko? Jes Ne

Respondoj: 28 jes, 2 ne.

- Se iam vi dubas pri gramatikaĵo aŭ pri vorto, ĉu vi kontrolas tion en la Fundamento? Jes Ne

Respondoj: 21 ne, 6 jes, 1 eble, 2 ne respondis.

- Ĉu vi pensas, ke la unueco de la lingvo estas grava? Jes Ne

Respondoj: 28 jes, 2 ne.

- Ĉu vi pensas, ke nun ekzistas tiom da esperantistoj, ke la Fundamento ne plu estas necesa, ĉar la komunumo mem donas la regulojn? Jes Ne

Respondoj: 4 jes, 23 ne, 3 ne respondis.

Libera komento pri ĉi tiu temo:

Estis tro malmultaj komentoj (5), por ke oni faru statistikon pri ili.

------------------------------
--------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato.corsetti@esperanto.it

Por kompreni la esprimon en natura ĉxirkaŭaĵo


Anstataŭ vortaro - havi frazaron por kompreni la vorton en natura ĉirkaŭaĵo


Ĵus la frazokolekto Tatoeba atingis 1 000 000 frazojn, el kiuj 94.107 estas en Esperanto, kiu plu tenas la trian lokon rilate al la nombro de frazoj, post la angla kun 194.311 frazoj kaj la japana kun 157.487 frazoj.

La frazoj de la kolekto Tatoeba, http://tatoeba.org , estas iom post iom tradukataj al intertempe 93 lingvoj, el kiuj unu estas Esperanto. La ideo estas havi ne nur vortaron, kiu donas la tradukon por unuopaj vortoj, sed havi la tradukon de kompletaj frazoj por kompreni la vorton en natura ĉirkaŭaĵo. Oni povas serĉi frazojn kun difinita vorto en unu lingvo, kiu havas tradukon en iu alia lingvo - ekzemple frazojn kun "fidas" tradukitajn al la itala, http://tatoeba.org/epo/sentences/search?query=fidas&from=epo&to=ita .

La frazaro Tatoeba daŭre kreskas, ja post aliĝo oni povas aldoni proprajn frazojn, kutime tradukojn de frazoj, kiuj estas jam en la frazokolekto. En julio 2010 Esperanto havis malpli ol mil frazojn - ekde tiam tradukemaj Esperanto-parolantoj aldonis pli ol 90.000 frazojn. Ne ĉiam estas facile trovi taŭgajn tradukojn kaj kelkfoje oni iom diskutas pri unuopaj versioj.

Aktuale ĉiutage la frazaro kreskas per proksimume 200 Esperanto-frazoj - sekve oni povas atendi la rondan nombron 100.000 post proksimume unu monato. Pli foraj celoj estas iam preterpasi la japanan kaj la anglan frazokolektojn...

Tatoeba estas nur unu el multaj lokoj, kie Esperanto-parolantoj - eble ankaŭ partoprenantoj de lingvokursoj por progresantoj - povas ekzerci siajn tradukajn kapablojn kun iom da utilo:

- La Esperanto-vikipedio,
http://eo.wikipedia.org , daŭre serĉas kunlaborantojn kaj tradukantojn (al kiuj povas helpi la aŭtomataj tradukiloj de GramTrans http://gramtrans.com/editor/ kaj Vikitradukilo http://vikitraduko.saluton.dk:8080/vikitraduko/ ..)

- Ankaŭ filmoj sopiras je traduko - kutime enmetata kiel subteksto, ekzemple ĉe TED
http://www.ted.com/translate/languages/epo kaj ĉe http://filmoj.net/ . Jes, oni rajtas ankaŭ spekti sen mem traduki...



Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand
(teksto por libera transpreno)


el [esper-inform]


-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu



=================================================================================
  Retpoŝta novaĵservo kun selektitaj E-novaĵoj, RET-INFO :
http://www.eventoj.hu

=================================================================================







.





Esperanto Retradio: Saniga spirado

Saniga spirado

SanigaSpirado.mp3 Listen on Posterous

ave_maria-notation2.gif


Itala kardiologo Luciano Bernardi kunordigis antaŭ kelkaj jaroj kuriozan studon ĉe Universitato de Pavia. Temas pri la influo de la preĝo "Ave Maria" je la kardio-vaskula sistemo. Antaŭaj studoj jam montris, ke laŭta preĝado en la latina lingvo havas trankviligan efikon. La nova esploro montris, ke tio ne rezultas nur de fido, sed de la spir-ritmo bezonata por ritma preĝado. Ĝi postulas ritmon de ses spircikloj minute, do trionon de la normala ritmo, kvazaŭ por deklamado. Tia ritmo malpliigas la nombron da korbatoj kaj malaltigas la sangpremon – jen la kaŭzo de la sento pri trankvileco.

Jam de dek jaroj aliaj esploroj montris la sanigan influon de spirado. Orientanoj jam tion asertas de jarmiloj, sed nur lastatempe okcidentaj sciencistoj okupiĝas pri la afero. Kontrolata spirado montriĝis utila kontraŭ nervemo, alta sangpremo kaj kronikaj doloroj. Ĝi efikas je la korpa sistemo, kiu permesas, ke post "danĝera", "minaca" situacio, la korpo revenu al la normala funkciado. Kuracistoj eltrovis, ke malrapida, profunda spirado stimulas la cerbon per "mesaĝo", kiu informas, ke jam ne necesas "defenda" sinteno. Ĝi devas esti simila al spirado de bebo, kiu movas la ventron, ne la bruston. Brazilaj studoj konfirmis, ke 70% el la pacientoj, kiuj suferas de anksio, malpliigis la dozojn de siaj kuraciloj post ses monatoj da praktikado de ritma, profunda spirado. Ĝiaj favoraj influoj atingas ankaŭ stomakan misfunkciadon, alergiojn kaj maldormemon.

Pro tio, multiĝas institucioj, kiuj proponas kursojn por trejnado de spirado. Same, dum malfacilaj situacioj en laboro, ĝi helpas preni la plej oportunajn decidojn. Aktoroj malstreĉiĝas antaŭ malfacilaj scenoj kaj entreprenistoj trovas taŭgajn vojojn por siaj problemoj. En Usono, oni kreis aparaton, kiu helpas la pacienton praktiki favoran ritman spiradon, kaj ĝia ĉiutaga uzado dum 15 minutoj statistike malpliigis la sangpremon de malsanuloj. Ĉe dekono el tiuj pacientoj, arteria hipertensio tute malaperis. Simile okazis koncerne kronikajn dolorojn. Longdaŭraj doloroj inkluzivas emocian faktoron, kun pligrandigo de muskola streĉiĝo.

Kontrolata spirado faras la korpon malpli streĉita. Iuj sciencistoj asertas, ke ĝi influas eĉ la imunsistemon.