Esperanto Retradio: Pri manskribado

Pri manskribado

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj registris Paŭlo S. Viana el Brazilo

pri_manskribado.mp3 Listen on Posterous

girl%20at%20computer.jpg&sa=X&ei=l_ZATujGN8jl0QHqt4n3CQ&ved=0CAQQ8wc&usg=AFQjCNHWR6OBNkzvJVp2cAOTuh5dSaniIg

En brazila revuo mi legas informon, kiu tre impresis min. Ĝi sciigis, ke en unu usona ŝtato, publikaj unuagradaj lernejoj ne plu instruos manskribadon al siaj infanoj. Ekde la proksima monato, ili instruos nur uzadon de komputila klavaro por skribado.

Mi ripetas: mi ŝokiĝis! Se tiu informo estas vera, kaj se la novaĵo efektiviĝos kaj daŭros, tiam oni povas diri, ke ni ĉeestas turnopunktan momenton en la historio de la mondo. Ĉu efektive venos baldaŭ tempo, kiam la homaro jam ne uzos krajonojn, globskribilojn kaj similajn objektojn por skribi? Ĉu efektive maŝinoj anstataŭos tiujn simpatiajn iletojn?

Oni povus argumenti: se oni ne plu manskribos, kiel oni subskribos ĉekojn kaj aliajn dokumentojn? Teknikamantoj tuj respondas: oni facile kaj avantaĝe jam povas uzi komputilajn identigilojn, kiuj registras fingrohaŭtan kaj irisan desegnon.

Manskribado akompanas la homaron de jarmiloj. La kojnoforma skribo verŝajne estis la unua, en Meza Oriento. Laŭlonge de la tempo, homoj skribis sur kavernaj muroj, papirusoj, pergamenoj, ŝtonaj plakoj, vaksaj tabuletoj, ledo kaj fine papero. Unuaj paperaĵoj ŝajne aperis en Ĉinujo. Oni uzis tajlilojn, karbon, plantrezinon, stiletojn kaj fine plumojn kaj niajn 'modernajn' skribilojn. Modernaj? Ĉu ni longe rajtos nomi niajn elegantajn fontoplumojn modernaj?

Alia turnopunkta momento en la historio estis la invento de presilo, fare de Gutenbergo, en Mezepoko. Komenciĝis tiam la plej ampleksa kaj grava demokratigo de informado, per disvastigo de la libro. Sed eĉ tiu grava kulturrevolucio ne malaperigis manskribadon, kompreneble. Ĉu de nun la ĉiopova komputilo tion faros?

Comments

  1. Tiu estas afero vere grava, kaj reala. Se, konforme indikas la tendencoj, la socioj/kulturoj amplakse ekos akcepti tiajn invad-teknologiojn, plejvershajne, neeviteblos estonto *transhumanisma, kiel jam ne malmultaj defendas, inkluzive forta linio ene de la propra Filozofio. (=ciborga civilizacio).

    ReplyDelete
  2. Gratulon Paulo,
    Dankon pro viaj elpensigaj avertoj.

    ReplyDelete

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero