Traserĉu tiun blogon

2011-10-31

Esperanta Retradio: Venki malsanon

Venki malsanon

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Venki_malsanon.mp3 Listen on Posterous
Lucanix

Mi volus prezenti al vi hodiaŭ esperigajn novaĵojn, kiujn mi tralegis en mia semajnrevuo. Post preskaŭ dek jaroj da esploroj en la Grandpolia Centro pri Pulmonologio kaj Torakokirurgio en Poznano oni prezentis unuajn revelaciajn rezultojn de nova terapio pri pulmokancero, nome la novan kuracilon nomatan LUCANIX, kiu estas kvaroble pli efika ol aliaj ĝis nun aplikitaj rimedoj. Oni esperas, ke danke al tio nur en Pollando sian vivon konservos ĉ. ok mil personoj jare, kaj - se ĉio okazos laŭplane - la unua livero de la novregistrita preparaĵo trafos ĝuste al Poznano.

Ĉiujare ĉ. 20 mil poloj ekscias, ke oni malkovris ĉe ili pulmokanceron. Ĝis nun ĉi diagnozo sonis kiel verdikto pro la fakto, ke nur ĉiu deka paciento travivas pli ol kvin jarojn post la konfirmo de malsaniĝo, kies rekono okazas kutime sufiĉe malfrue. Nun tamen multe indikas, ke danke al nova terapio prilaborita de la usona firmao NovaRx Corporation, la alvenonta jaro alportos pliboniĝon de la situacio. Temas pri vakcino, kiu ne agas kontraŭ la kancero mem, sed agas kontraŭ la faktoro, kiu elvokas la malsanon. La problemo eltrovi tiuspecan vakcinon konsistas en tio, ke nia imuna sistemo ne scipovas distingi, kiuj ĉeloj estas malsanaj, kaj kiuj sanaj. La ĉeloj de kancero estas fakte niaj propraj ĉeloj, kiujn nia imunsistemo ne scipovas agnoski malamikaj, kiel tio okazas kaze de bakterioj.

Teamo de sciencistoj el la Universitato en San Diego kaj la firmao NovaRx Corporation gvidataj de prof. Habib Fakhari premisis, ke oni devas instrui la homan imunsistemon pli bone trovi kaj rekoni kancerĉelojn. Tio ĉi kaŭzos, ke la sistemo kun ne tro granda helpo flanke de kuracistoj sukcesos venki maldeziratajn ĉelojn. Por komenci la „lernadon", oni injektas la vakcinon ĉiumonate dum dek ok monatoj. La vakcino entenas modifitajn fragmentojn de la ĉeloj de pulmokancero, danke al kio la homa imunsistemo lernas rekoni kaj detrui la kancerĉelojn kaŝiĝantajn antaŭ ĝi. Krom negranda ruĝiĝo surbrake la vakcino postlasas neniujn maldeziratajn efikojn kaj la metodo estas plene sekura por sanaj ĉeloj, kion malpermesas ekz. kemioterapio aŭ radioterapio. Aldone oni povas apliki ĝin eĉ kaze de pli progresintaj stadioj de la malsano. Nuntempe oni gvidas esplorojn en kelkdeko da centroj tra la mondo, ankaŭ en Pollando. Al la nova metodo subiĝis jam kelkdeko da pacientoj kuracataj en Krakovo, Varsovio, Lublino kaj Gdansko, tamen estas multe pli da volontuloj. Nur en Pollando miloj da malsanuloj ekhavis la esperon resaniĝi. Ĉiuj tamen devas atendi ĝis la nova medikamento estos oficiale registrita, kio okazu plej verŝajne en la dua duono de la venonta jaro. Oni esperas, ke pluaj spertesploroj je malsanuloj konfirmos la ĝisnunan efikecon de la kuracilo.

Instigita de sia sukceso prof. Habib Fakhari komencis jam esplorojn pri aplikado de sia strategio koncerne cerbokancerojn kaj ni esperu, ke li atingos ĉi-kaze similan sukceson. Tamen oni devas por tio ankoraŭ iom atendi.

2011-10-30

Esperanta Retradio: Reciproka inspirado

Reciproka inspirado

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Reciproka_inspirado.mp3 Listen on Posterous

44.jpg

Ekde preskaŭ unu monato mi fariĝis kunlaboranto de la Esperanta Retradio. Permesu al mi mallonge prezenti min. Ĝuste je la komenco de oktobro mi ricevis el la israela ministerio pri enlandaj aferoj insignokarton de veterana civitano. Tio signifas, ke mi senpene fariĝis 67-jara; krome, mi jam antaŭ du jaroj emeritiĝis. Dum preskaŭ duonjarcento mi profesiis kiel informadikisto kaj universitata preleganto pri informadiko. Tute hazarde mi esperantistiĝis en la jaro 2000 dum la 85-a UK en Tel-Avivo. Antaŭ du monatoj, dum la itala esperanta kongreso en Torino, mi bone sukcesis en la UEA-ekzameno laŭ la eŭropa referenckadro je la nivelo C1.

Mi fieras kunlabori kun Anton en lia klere trafa entrepreno de Esperanta Retradio. Mi ĝuas kaj ofte vere frandas la sonartikolojn kaj pro tio mi dankas al li persone kaj al liaj valoraj kunlaborantoj.

Interese estas malkovri, ke elaŭskulti la sonartikolojn kromutile donas inspiron en aliaj agadoj. Ekzemple, kiam la 13-an de oktobro Anton elsendis sian sonartikolon "Sekvu vian koron", mi estis intense serĉanta devizan ideon por enkonduki reklaman filmeton por la venontjara itala esperanta kongreso en Sicilujo. Vidu en la alkroĉita filmeto, kiel la inspiro el la sonartikolo de Anton sugestis al mi verŝajne trafan enkondukon.

Ĝis antaŭ kvar jaroj mi tute ne interesiĝis pri filmado kaj eĉ fotado. Tiam mi ekkunlaboris en la loka komunuma televidkanalo, unue kiel spertulo pri informadiko kaj poste per muntado kaj produktado de filmetoj pri komunumaj aktualaĵoj. Kompreneble mia sperto pri komputiloj multe helpis al mi, do nun mi de tempo al tempo produktas poresperantajn filmetojn.

Mi deziras inviti niajn geaŭskultantojn kunlabori kun la Esperanta Retradio kaj ankaŭ libere sugesti al mi ideojn kaj kunlaboraĵojn por produktado de esperantaj filmetoj.

Mi pardonpetas se mi senintence iomete laŭdis min mem, sed kiel ĝisfunda esperantisto mi nur deziras instigi aliajn samideanojn al poresperanta agado.

Embedded media -- click here to see it.


2011-10-29

Esperanta Retradio: Miliona premio

Miliona premio

miliona_premio.mp3 Listen on Posterous

slumdog_millionaire_dev_patel.jpg

La televida kvizo "Kiu fariĝas milionulo" estas tre populara en Germanio kaj en Aŭstrio, sed ne nur tie sed ankaŭ en multaj aliaj landoj en la tuta mondo en la diversaj naciaj versioj. La versio de Hindio/Barato fariĝis mondkonata per la filmo "Slumdog Millionaire" en kiu malriĉa junulo gajnis la unuan premion post kiam li korekte estis respondinta ĉiujn kvizodemandojn.

Situacio kiu estis priskribita en la filmo nun fariĝis realo:

Juna viro kun la nomo Sushil Kumar, kiu apenaŭ enspezas salajron de 6500 rupioj monate, sukcesis atingi la seĝon de la kvizo kaj krakigis la pormilionan demandon. "La entuziasmo dum la registrado de la elsendo estis neimagebla", raportas la kvizestro. "Vi skribis historion", li diris al la juna viro.

En la spektaklo temas pri 50 milionoj da rupioj kio korespondas al unu miliono da usonaj dolaroj. La programo estas konata en Hindio ekde la jaro 2000 kaj ĝi estas unu el la plej popularaj de la lando. Nur en la jaro 2010 la premio altiĝis de 200.000 dolaroj al unu miliono.

Antaŭ sia vojaĝo al Mumbaj Sushil Kumar, kiu devenas el la malriĉa federacia ŝtato Biharo, vivis de 120 dolaroj (85 eŭroj) monate. Apud sia profesia laboro kiel komputilteknikisto li krome laboris kiel privata instruisto por iom plibonigi sian salajron. Al la spektantoj en la studio li rakontis ke lia familio estas tiom malriĉa ke ili eĉ ne povas pagi televidilon. Por spekti la kvizon li ĉiam devis iri al la najbaroj.

Kaj estis ankaŭ tiuj najbaroj kiuj persvadis la 26-jarulon je partopreno. Dum la spektado de la kvizoprogramoj li estis respondinta ĉiun demandon korekte - same kiel en la televida studio. Tamen li ne esperis pri la unua premio. Kiam li vidis la lastan demandon, la respondo ne venis en lian kapon. "Sed mi rigardadis longan tempon sur la demandon kaj subite al mi klariĝis ke du respondoj tutcerte estas malĝustaj", diris Sushil Kumar. Fine helpis al li laste restinta ĵokero.

Kion li faros pri la mono? Kumar havas precizajn planojn. Parton li volas elspezi por prepari sin por testo pri akcepto kiel ŝtatoficisto. Krome li volas aĉeti por sia edzino novan domon, pagi la ŝuldojn de la gepatroj kaj donaci monon al la fratoj por ke ili havu financan vivobazon. Sed ankaŭ por la propra bono li volas fari ion: Li volas instali hejme grandan bibliotekon. Librojn ja ĝis nun li ne povis pagi.

UEA Libroservo: La Planoj de Bruce Partington

Laste aperis

La plej novaj varoj ricevitaj de la Libroservo de UEA




Planoj de Bruce Partington, La, Arthur Conan Doyle, Prozo tradukita, Books on Demand, 2011. La fama detektivo Sherlok Holmes helpas solvi krimon, kiu rilatas al la konstruado de brita submarŝipo. Prezo: 5.70 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo: http://katalogo.uea.org?inf=8724


Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu http://reto.uea.org -> Retlistoj


2011-10-28

Esperanta Retradio: Memcenzuro

Memcenzuro

memcenzuro.mp3 Listen on Posterous

gisele-bundchen_hope1.jpg

Traserĉante la interreton pri taŭga temo por mia hodiaŭa sonartikolo mi trovis raporteton kaj filmeton pri reklamfilmeto en Brazilo. Nome tie la 31-jara modelulino Gisele Bündchen aperis en reklamfilmeto por subtolaĵoj en kiu ŝi mem estis vestita nur per ĝuste tiaj minimumaj vestaĵoj. Nu, tio en si mem ne jam estus raportindaĵo, sed la teksto kiun ŝi diris elvokis negativajn reagojn. Brazila ministrino pri virinaj aferoj volas eĉ malpermesi la pluan aperigon de tiu reklamfilmeto pro ofenda seksismo. Nome Gisele diris ke ŝi kraŝis aŭtomobilon kaj ke ŝi trouzis la kreditkarton, sed la kara edzo certe pardonos al ŝi tiujn misagojn.

Do uzi virinan seksallogon en multaj landoj povas esti ofenda. Sed ankaŭ aliaj temoj povas esti ofendaj, ekz. religiaj aŭ politikaj temoj aŭ atakoj kontraŭ certaj sociaj grupoj aŭ rasismo ktp. Kiam mi verkas artikolon por la Retradio aŭ kiam mi ricevas sonartikolon de kunlaboranto mi devas atenti pri tio. Aliflanke mi ne volas tro limigi la temaron.

Kaj mi ja deziras ke laŭeble multaj homoj aŭskultu la programojn por ke nia lingvo estu aŭdata pli kaj pli. Kiel privatulo mi ja estas libera en la elekto de temoj kaj mi ne bezonas preni neŭtralan pozicion, kvankam mi plej ofte faras tion, ĉar mi ja volas informi kaj ne influi. Ĉiu formu al si mem sian propran opinion. Nur rilate al parolado de Esperanto mi volas laŭeble plej forte influi la homojn: "Aŭskultu kaj parolu Esperanton". Tio estas mia ĉefa mesaĝo. Kaj Esperanto ja estas universala lingvo. Do ĝi povas servi por ĉio ajn. Ĉiukaze ĝia uzado povas kontribui al plibonigo de komunikado en la mondo kaj tiel ankaŭ al pli bona mondo.

Do memcenzuron mi ne praktikas sed mi zorge atentas kio povas esti taŭga por atingi la celon de la Retradio. Kaj se vi volas spekti la menciitan filmeton kun Gisele Bündchen mi montros ĝin ĉi tie.

Embedded media -- click here to see it.

 

Gazetaraj Komunikoj de UEA



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 431
2011-10-27


Enhavo:

  1. UEA kaj TEJO aktivas cxe Unesko
  2. Internacia Kongresa Universitato invitas prelegontojn
  3. Belartaj Konkursoj de UEA en 2012

UEA KAJ TEJO AKTIVAS CxE UNESKO

SEDE-UNESCO.jpg

La 36-a sesio de la Gxenerala Konferenco de Unesko estis inauxgurita en Parizo la 25-an de oktobro kaj dauxros gxis la 5-a de novembro. Universala Esperanto-Asocio, kiu havas oficialajn rilatojn kun Unesko ekde 1954, partoprenas gxin kiel invitita observanto pere de siaj konstantaj reprezentantoj en Parizo, Renée Triolle, Barbara Despiney kaj François Lo Jacomo.

Kiel prezidanto de la Gxenerala Konferenco estis elektita la hungara Unesko-ambasadorino Katalin Bogyay, konata pro sia laboro por interkultura dialogo kaj antauxenigo de kultura diplomatio. En sia inauxgura parolado la gxenerala direktorino Irina Bokova elstarigis: La defioj de paco kaj dauxripova evoluigo nuntempe situas en edukado, scienco, kulturo kaj kundivido de scioj. Cxio cxi postulas pli fortan rolon de Unesko.

La 26-an kaj 27-an de oktobro kadre de la Konferenco okazis "Forumo de Gvidantoj", kun partopreno de pluraj sxtatestroj, pri la temo Kiel Unesko kontribuas al la konstruado de kulturo de paco kaj al dauxripova evoluigo? Alia kulmino estos la plenkunsido de la 2-a de novembro, kiu estos dedicxita al la 10-a datreveno de la adopto de la Universala Deklaracio de Unesko pri Kultura Diverseco .

De la 17-a gxis la 20-a de oktobro okazis la 7-a Junulara Forumo, kies temo estis Kiel junularo kondukas sxangxon kaj kiu celis prepari rekomendojn al la Gxenerala Konferenco. UEA ricevis inviton cxeesti ankaux gxin kiel observanto kaj delegis kiel reprezentantojn du aktivulojn de sia junulara sekcio TEJO, Veronika Poór kaj Nico Huurman. Ambaux partoprenis aktive en la diskutoj de la Forumo. Iliaj atentigoj pri la neceso gardi lingvan diversecon kiel esencan parton de kultura diverseco ricevis apogon de pluraj aliaj reprezentantoj. Mencio pri lingva diverseco tamen ne eniris la finan raporton, kiu estis aprobita esence tia, kia gxi estis preparita antaux la Forumo. La raporto tamen rekomendas al la membrosxtatoj de Unesko kreskigi la konscion de la junularo pri la bezono konservi la palpeblan kaj nepalpeblan kulturan heredajxon, kaj enhavas plurajn aliajn rekomendojn, kiujn UEA kaj TEJO dividas.

INTERNACIA KONGRESA UNIVERSITATO INVITAS PRELEGONTOJN

Dum la 97-a UK en Hanojo okazos la 65-a sesio de Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn de prelegoj al la sekretario de IKU, prof. Amri Wandel, PK 767, IL-71799 Makabim, Modiin, Israelo; rete: amri@huji.ac.il, gxis 2012-01-31.

Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Proponantoj de IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kies unua prelego estos parto de IKU kaj kiu aldone havos du dauxrigajn prelegojn. Oni bv. indiki, cxu la IKU-propono estu konsiderata ankaux kiel AIS-kurso.

La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj tauxgaj por klera publiko. Cxiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto (kune ne pli ol unu pagxo).

La proponoj estos prijugxitaj de la IKU-komisiono kaj sekve la Estraro de UEA decidos, kiuj estos akceptitaj. La proponintoj estos informitaj pri la decido plej laste 2012-04-30. La sukcesaj kandidatoj devos sendi kompletan tekston de siaj prelegoj al UEA gxis 2012-05-31 por publikigo en la IKU-libro.

Cxiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aligxo. Prelego estos rekompencita per honorario de 250 EUR. Pliaj detaloj kaj antauxaj IKU-prelegoj kaj -resumoj trovigxas en http://uea.org/dokumentoj/IKU .

BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 2012

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 63-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 97-a Universala Kongreso en Hanojo. Partopreno estas libera al cxiuj kaj ne ligita al partopreno en UK nek al membreco en UEA. La konkursajxoj devas esti neniam antauxe publikigitaj en ajna formo, escepte de la brancxo Infanlibro de la Jaro.

Oni rajtas sendi maksimume tri konkursajxojn por sama brancxo. Validas krome la jenaj kondicxoj:

Poezio: maksimuma longo ne fiksita;
Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da pagxoj);
Teatrajxoj: maksimuma longo ne fiksita;
Eseo: teme ligita kun Esperanto aux kun la kongresa temo ("Esperanto – ponto al paco, amikeco kaj disvolvigxo, proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da pagxoj); la unua premio nomigxas "Luigi Minnaja";
Infanlibro de la Jaro: originala aux tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2010. Unu premio.

Cxiujn konkursajxojn -- en unu ekzemplero escepte de tiuj por la infanlibra brancxo, kiujn oni devas havigi en kvar ekzempleroj -- oni devas sendi al Belartaj Konkursoj de UEA, cxe Michela Lipari, viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio, aux prefere rete al michela.lipari@tiscali.it, indikante la elektitan pseuxdonimon por gardi la anonimecon de la auxtoro. La absoluta limdato por ricevo de konkursajxoj estas 2012-03-31.

Premioj: unua premio 250 EUR, dua premio 175 EUR, tria premio 100 EUR; Nova Talento 175 EUR; Infanlibro de la Jaro 525 EUR.

Laux decido de la Komitato de UEA la brancxoj Kanto kaj Filmo estas suspenditaj, gxis oni decidos pri ilia estonteco.

Detala regularo estas havebla cxe UEA.

Klaku por malaboni la liston

2011-10-27

Esperanta Retradio: Hazardaj Koincidoj

Hazardaj Koincidoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

hazardaj_koincidoj.mp3 Listen on Posterous
Hazardaj_koincidoj

Mi deziras ĉi foje kune fokusigi niajn pensojn sur tikla temo: hazardaj koincidoj, kiuj okazas en nia vivo kaj surprizas aŭ eĉ mirigas nin.

Pensu momenton! Kiom da diversaj rendevuoj spektas ĉiutage la stratoj kaj placoj de ĉiu urbo? Rendevuoj inter amikoj, parencoj, kolegoj, enamiĝintoj (enviinde bonŝancaj!), rivaloj ... Tiom da rendevuoj por tiom da malsimilaj kialoj. Rendevuoj ja malsimilaj sed ofte aranĝitaj en la samaj lokoj: ĉar temas pri allogaj renkontopunktoj aŭ simple komfortaj kaj tradicie kutimaj. Oni tute ne miras pro hazardaj renkontiĝoj dum rendevuoj, samtempe kaj senrilate aranĝitaj en tiaj lokoj.

Kiaj do estas la koincidoj, kiuj kaŭzas al ni senton de "miro"? Ĉu homa miro pro iu ajn stranga koincido estas pravigita? Eĉ eta filozofieca pridiskuto nepre postulas akuratan difinon de konceptoj rilataj al specifaj terminoj, aparte kiam ilin oni uzas en ĉiutaga vivo.

Unue, la termino hazardo: ĝi difinas supernaturan forton, kiun oni rigardas kiel kaŭzon de la okazaĵoj (favoraj aŭ malfavoraj) neantaŭvideblaj kaj sendependaj de nia volo; multajn aferojn oni atribuas al hazardo.

Due, la termino koincido: ĝi indikas la fakton, ke du okazaĵoj okazas en la sama momento. Ekzemple: en la stacidomo okazas trajnkoincidoj kaj la elirhoroj de miaj genepoj el la lernejoj koincidas.

Sed pli preciza kaj interesa estas la difino de hazarda koincido, kiel la renkontiĝo de du nedependaj kaŭzaj serioj. Por klarigi tion jen ekzemplo:

* Pluvegas kaj ventegas ekstere, kaj iom post iom, iu tegolo povas malkroĉiĝi de mia tegmento. Tio estas kaŭza serio.

* Post la pluvo, mi deziras promeni, tio ankaŭ estas kaŭza serio, sed alitipa.

* Sed, se tiuj du kaŭzaj serioj renkontiĝas, tegolo falos sur mian kapon, kaj tio ja estos "hazarda koincido".

Do resume, jen pli preciza difino: hazarda koincido ekestas, kiam kaŭzaj serioj renkontiĝas KAJ en la tempo KAJ en la spaco. Matematikistoj emas averti nin kontraŭ naivaj miskomprenoj: ili firme asertas, ke plejofte temas nur pri probablokalkulo kaj aparte pri eventoj kun tre malgranda probableco.

Tamen, el la filozofia kaj psikologia vidpunktoj, hazardaj koincidoj, aŭ la tiel nomataj sinkronaj destinoj, estas eventoj ŝajne hazardaj, kiuj prisemas nian vivon. Hazardaj koincidoj estas ofte la temo de metafizikaj pridiskutoj rilataj al antaŭdestino, libera volo, ekzisto de destino ktp. Iuj kunigas tiun temon kun ekzotaj aŭ paranormalaj spertoj propraj al kulturo perceptita kiel orienta; interalie la temo de sinkronaj destinoj fariĝis populara kaj moda dank' al disvastiĝo de la filozofio "Nova Epoko" aŭ "Nova Erao" (angle: "New Age").

Nia esperanta jerusalema poeto, Mikaelo Giŝpling, skribis en unu el siaj poemoj:

... Nur en hazarda varianto prezentas sin la Providenc'
De multaj fortoj rezultanto,
De multaj agoj konsekvenc',
De multaj vojoj koincido...
Kaj vana estas nia fido
Pri dia volo kaj destin'...
Laŭ striktaj leĝoj universaj

En manieroj plej diversaj Hazardo blinda regas nin. (Laŭ difine, "Providenco" estas "Saĝa regado de Dio super la aferoj de la mondo kaj de la homoj").

Oni povas simple kaj naive preterlasi kaj ignori travivaĵojn bazitajn sur hazardaj koincidoj. Sed oni povas ilin konsideri kiel mesaĝojn el la universo, kiuj ĝustvalore kaj ĝustsignife interpretitaj, povas nin alirigi al nia senlima potencialo, plibonigi nian vivon je materia, emocia, korpa kaj spirita nivelo.

Post mallonga pripensado, ĉiu el ni povas malkovri en sia vivo, reala aŭ sonĝa, hazardajn koincidojn, unuavide sensignifajn sed kies signifo povus troviĝi pli funde en nia subkonscia konduto.

P.S. Jen tute freŝa aldono. Hieraŭ tagmeze mi laboregis sur mia komputilo por finmuntadi unuan malnetaĵon de reklama filmeto por la venontjara itala Esperanto-kongreso en Sicilujo. Pro mia kelkfoje troa harfendemo, mi jam malfruas je pli ol unu semajno.

Subite (kompreneble ne povas esti alimaniere!) la kurento elŝaltiĝis. Sed tio kio vere mirigis min estis la kaŭzo: en nia oketaĝa kunposedaĵo, pro krevado de akvotubo ĝuste sur mia loĝejo, la tuta elektra aparataro de mia etaĝo inundiĝis. Nur je la naŭa ĉi matene oni redonis la kurenton. Nu, kion mi povas pensi pri tia hazarda koincido? Ĉu rezigni pri hasta sendaĵo de la filmo?

2011-10-26

Israela Esperantisto

Karaj geamikoj,

La nova duobla n-ro (154-155) de Israela Esperantisto jam estas legebla rete ĉe

http://www.esperanto.org.il/dosieroj/ie154-155.pdf



Tiun-ĉi duoblan n-ron malfermas plia ĉapitro pri la historio de ELI el la plumo de Josef Ŝemer. Sekvas artikoloj pri la 12-a Israela Kongreso en Cezareo, la UEA-kongreso en Kopenhago, kaj la Junulara Kongreso en Kievo. Post la movada ĉefplado venas literatura deserto - rakontoj de Rami Ŝlain kaj de Ŝalom Alejĥem, juda humuro kaj skeĉo de Ĥanoĥ Levin. Fine gratuloj, funebroj kaj dorskovrile (kaj kovrile) – la Internacia Libro-Foiro de Jerusalemo. Agrablan legadon,
Amri
-----------------------

Amri Wandel-Redaktoro de "Israela Esperantisto"
Prezidanto de E-Ligo en Israelo (ELI)
<mailto:amri@huji.ac.il> amri@huji.ac.il

2011-10-25

Esperanta Retradio: Libio liberigita

Libio liberigita

libio_liberigita.mp3 Listen on Posterous

Libya%2B2.jpg

Dimanĉon, la 23-an de oktobro la Nacia Transira Konsilio deklaris Libion liberigita. La homoj festis tiun eventon en la urboj kun flagoj de la nova Libio kaj okazigis klaksonajn koncertojn. Nun la vojo estas libera por starigi novan ordon kiu baziĝos sur la principoj de demokratio kaj jura regado. La lando estas ankaŭ tre riĉa: En la grundo kuŝas grandegaj rezervoj de bone ekspluatebla nafto kaj la mortinta diktatoro dum sia 42-jara regado akumulis financajn posedaĵojn en la valoro de 200 miliardoj da dolaroj.

Tamen tiu vojo al nova ordo kaj al prospero estas ankoraŭ ŝtona: Pro la 8-monata milito kontraŭ la propra popolo la diktatora reĝimo detruis parton de la infrastrukturo kaj precipe la produktado de nafto draste reduktiĝis. Daŭros monatojn aŭ eĉ jarojn por plene repreni tiun produktadon.

Kaj la popolo ĝis nun ne konis demokration. Oni tute ne povas scii kiuj politikaj fortoj venkos en la lukto pri la regopotenco en la lando. Tiu lando krome estas ankoraŭ plena je armiloj. Do eĉ povus denove ekesti novaj bataloj, tiufoje ne por forĉasi la diktaturon, sed por atingi la regadon. Kaj la interesoj de eksterlandaj potencoj estas grandegaj. Tiuj interesoj ankaŭ povas negative influi la evoluon laŭ la devizo: "Dividu kaj regu". Kaj programita estas konflikto inter liberalaj fortoj kaj islamistoj kiuj deziras regadon laŭ la principoj de la islama religio. Oni jam nun deklaris ke islama juro, la t. n. "ŝarija" denove validos ekz. en familiaj aferoj.

Do la revolucio ja atingis etapan venkon sed la plej grandaj defioj estas ankoraŭ plenumendaj. En Tunizio oni jam progresis tiurilate. La saman dimanĉon kiel en Libio en Tunizio okazis balotoj por konstitucia asembleo kiu ellaboros kaj prezentos al la popolo novan konstitucion por aprobo en popola voĉdonado. Tio ankaŭ devos okazi en Libio. La Nacia Transira Konsilio jam promesis tion. Sed oni vidas kiel malfacile estas starigi provizoran registaron.

Malgraŭ tio ĉi mi estas optimisma por Libio. La ŝancoj tie estas tiom grandaj ke la homoj tie devus esti vere tre mallertaj por ne kapti tiujn ŝancojn kaj konstrui prosperan Libion.


2011-10-24

Esperanta Retradio: Lago Rodrigo de Freitas

Lago Rodrigo de Freitas

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo

LAGORODRIGODEFREITAS.mp3 Listen on Posterous
vista-da-lagoa-rodrigo-de-freitas-wikimedia-por-renatadihl.jpg

Kvankam mi mem loĝas en alia brazila ŝtato, pli ol 200 kilometrojn for de Rio-de-Ĵanejro, ofte mi vizitas ĝin por promeni. Ĉi tiun lastan semajnfinon mi faris tion. Kaj mi ĉiam revenas hejmen tre kontenta, ĉar Rio proponas al turisto multenombrajn kulturajn programojn kaj mirindajn naturbelaĵojn. Pri unu el ili mi volas paroli hodiaŭ al vi, karaj geaŭskultantoj. Temas pri unu el la plej imponaj pejzaĝoj en tiu urbo, kvankam ne tiom ofte menciata internacie: Lago Rodrigo de Freitas. De multaj jaroj mi kutimas ĉirkaŭiri tiun belegan lagon en sunaj dimanĉaj matenoj, kaj mi neniam enuas; male, mi ĉiam emociiĝas.

Lago Rodrigo de Freitas situas en la suda regiono de Rio, inter terstrio, kiu respondas al kvartaloj Ipanema kaj Leblon kaj majesta montaro, sur kiu staras la statuo de Kristo Savanto – konsiderata kiel unu el la mirindaĵoj en la moderna mondo. Ĝia nomo devenas de portugalo, antikva posedanto de la ĉirkaŭaj teroj en la komenco de la 18-a jarcento. Sed ĝi estis konata jam en la 16-a jarcento, kiam tie vivadis nur indianoj de la tribo 'tamoio' ; ĉi tiujn oni kruele ekstermis per variola kontaĝo, por tie konstruigi sukerkanan uzinon. En la komenco de la 19-a jarcento, la portugala reĝa familio (kiu tiam loĝis en Brazilo), alproprigis la lokon por konstrui pulvofabrikon kaj la belegan botanikan ĝardenon en Rio. Nuntempe la urbo ĉirkaŭ la lago estas dense loĝata, kaj proksime al ĝi troviĝas fama ĉevalkurejo, kluboj, restoracioj, luksaj apartamentoturoj kaj eĉ kolonio de fiŝkaptistoj. Pluraj sportkluboj tie trejnigas siajn rematletojn. Dum la monato decembro multaj turistoj vizitas la bordojn de la lago por admiri unu el la plej altaj kristnaskaj arboj en la mondo, kiu kolore flosas kaj sonigas muzikon.

La tuta vojo ĉirkaŭ la lago estas longa je 7,5 kilometroj, kaj oni povas tie bicikli aŭ piediri. La profundeco estas proksimume ĝis 3 metroj. Kanalo kunligas la lagon al la maro. Sur la lago eblas krozi per etaj pedalboatoj.

Pro malpuriĝo de la akvo, multaj fiŝoj amase mortis tie de tempo al tempo, pro manko de oksigeno. Por eviti tion, oni lastatempe replantis la originan vegetaĵon ĉe la bordoj de la lago, tiel ke nun revenis ĉarmaj birdoj. Kaj nuntempe, mi mem jam povis rigardi inter la arbetaĵoj solecan kapibaron – beston, kiu normale vivas nur en foraj arbaroj!

Karaj geaŭskultantoj: ĉi tiu simpla sonartikolo celas inviti vin viziti Rion, kie du aktivaj Esperantoorganizaĵoj funkcias: Kultura Kooperativo de Esperantistoj kaj Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro. Kiam tio okazos, ne forgesu peti de la lokaj samideanoj, ke ili konduku vin al Lago Rodrigo de Freitas, unu el la plej belaj lokoj en la ubo.

2011-10-22

Pola retRadio en Esperanto

Poŝtita de: "Leopold Patek" aon.913548977@aon.at 

Sabato Okt 22, 2011

Karaj Radioamikoj, Karaj Geaŭskultantoj,

Ĉe la paĝo: http://retradio.posterous.com/ vi trovas du laŭvicajn elsendojn de la Pola retRadio en Esperanto aldoniĝintajn ĉi-semajne.

450px-Ratusz_Pozna%C5%84_Wo%C5%BAna.jpg

La 17-an de oktobro – lunde - la E-programo enhavas temojn el la pola gazetaro, mallongan scienc­rilatan informon por ĝui plene la kanton „Forlasi la ŝafaron" de la franca triopo: Lorenzo Tomezzoli, Gilbert Drigon kaj Amélie Promonet. Nia antaŭmikorofona estas prof. John Wells, kiu rakontas pri siaj lekcioj en Poznano, kontaktoj kun polaj anglistoj kaj la lastaj divers­landaj prelegoj jam okazintaj kaj kelkaj planitaj.


La 21-an de oktobro la redakcio proponas komene kulturkronikon. Sekve oni traktas la problemon de la profesia neaktiveco de polaj grizaĝuloj. Kvankam ne aŭdiĝas Leterkesto la interparoloj kun la brazilaj geaŭskultantoj Ivan kaj Rita Colling, kaj pola aŭskulultanto/kunlaboranto Andrzej Bach enhavas iliajn opiniojn pri niaj programoj. Tiujn sondokumentojn akompanas kantoj de Anjo Amika tute ne hazarde. Ja la renkontiĝoj okazis dum la septembra ARKONES en Poznano, kie Anjo havis sian apartan koncerton.

arkones1.jpg

Karaj Radioamikoj, senĉese gravas por la E-Redakcio de la Pola retRadio opinioj, rimarkoj kaj programsugestoj, kiujn oni atendas kun granda atento kaj dankemo ĉe la adresoj: retradio.esperanto@gmail.com kaj /aŭ barbarinella@gmail.com.

E-elsendoj de Pola RetRadio aŭdiĝas, povas aŭdiĝi kaj daŭri nur dank' al la bonfara subteno de sponsoroj kaj geaŭskultantoj. Pro ĉiuj subtenaj donacoj al UEA-konto: vars-t la Redakio tutkore dankas, menciante krome la nomojn de la donacintoj ĉe nia paĝo: http://retradio.posterous.com:80/pages/listo-de-donacintoj. La nunsemajna Leterkesto estas la okazo por danke mencii la nomojn de tiuj, kiuj helpis al ni en septembro.

Aŭskultu nin kaj rekomendu niajn programojn al aliaj! Aliĝu al la amikaro de la Esperantlingva Radiofonio servanta al la parola kulturo de nia E-komunumo.

Anticipan dankon ! Plej amike,

Pola Retradio en Esperanto !

Esperanto Retradio: El pesimismo al espero

El pesimismo al espero

Tiun ĉi sonartikolon en filmeto verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Embedded media -- click here to see it.

Alveninte ĉe la fino de la teksto, legu ĝin de malsupre supren!

hope_by_frixin.jpg

Tiuj ĉi estas niaj vivoj, samlandanoj,

ni povas

pensi kiel ni volas vivi ĉi tie

sed ni havas neniun elekton krom

enprofundiĝi en la nunajn pensmanierojn

malfacile estas ŝanĝi kutimojn sed facile

vivi kiel modernaj sklavoj

plu ne estas akceptinde

vivi kun ĝojo, egaleco kaj frateco

niaj infanoj kreskas

esti apatiaj materialistoj ravitaj de markoj

finiĝis la tempo kiam ni volis

valorojn de reciproka zorgado, proksimulamo

ni disdonas premiojn, kiuj stimulas

hipokritecon, agresemon kaj egoismon

simple ni ne vidas sufiĉe klare

tio estas nia himno

kaj la espero

jam ne plu loĝas ĉi tie

cinikeco

estas nia sola maniero por pretervivi

en la nuna mondo, homa interdependeco 

ne plu estas rekonata

kulturo de egoo, malŝato kaj timo

ĉirkaŭas nin ĉiuflanke

kaj etoso de koreco, konfido kaj frateco

apartenas al la pasinteco

regado de ruzo, avido kaj ekspluatado

disvastiĝas kiel epidemio kaj inundas la socion

"Amu vian proksimulon, kiel vin mem"

tiu ĉi estas la plej eluziĝita el ĉiuj kliŝoj

neniu ŝanco estas ŝanĝi ion ĉi tie       

Jen ja niaj vivoj, sed ni povas renversi ilin                         

 ⤇⤇⤇⤇⤇⤇⤇⤇⤇⤇ de ĉi tie, supren!

kune 


2011-10-21

Revuo ESPERANTO: novembra enhavo

Novembra11Reta.pdf.jpg

La enhavlisto de la novembra kajero:

  • 219 ... Malferme: Esperanto: nova jarcento kaj nova ponto inter Azio kaj la cetera mondo (Renato Corsetti)
  • 220 ... Vjetnamio, la venontjara kongreslando (Trung Kien, Vu Duc Tan kaj
  • 222 ... Landa kaj Regiona Agado: Eĥoj de niaj kongresaj laboroj 1 (Maritza Gutiérrez); Aliĝado al Hanojo komencita
  • 223 ... Sukcesa postkongreso de la 67-a IJK (Jefim Zajdman); Grezijono, ĝis jarfino, plu kaj pli (Bert Schumann)
  • 224 ... Somera Esperanto-Studado 2011 (Peter Baláž)
  • 225 ... Leterkesto: Ĉu ni mortu aŭ prosperu? (Etsuo Miyoshi); Impresoj pri la 96-a Universala Kongreso (Tsvi Sadan)
  • 227 ... Kalendaro 2011 – 2012
  • 229 ... La E-radiofonio, podkastaj sondokumentoj (Gabi Kosiarska); Evidente vivu: vidi-x (Rob Moerbeek)
  • 230 ... Recenzoj: Andreas Künzli pri Esperanto kaj vivo;
  • 231 ... Marc van Oostendorp pri Loĝi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo.
  • 232 ... Danke al Esperanto, subtene por la movado kaj ĝia tegmenta UEA
  • (Barbara Pietrzak); Se vi volas lasi spuron en la estonto ... (Loes Demmendaal)
  • 233 ... Laste aperis
  • 234 ... Furoraĵoj de la Libroservo en Kopenhago
  • 235 ... Oficiala informilo; Pri Tibor Sekelj kaj Vikipedio en la Malferma Tago; UEA invitas prelegi en la Hanoja IKU-sesio
  • 236 ... Aŭstralio celebris (Katja Steele); Triopa esperantista kongreso en Brazilo (Fabiano Henrique)
  • 237 ... Granda premiero sur granda ekrano (Aleksander Osincev)
  • 238 ... UEA finance subtenas kulturon; Belartaj Konkursoj de UEA en 2012; Abontarifoj 2012

2011-10-20

UEA Libroservo: Laste aperis

Laste aperis

La plej novaj varoj ricevitaj de la Libroservo de UEA


8721.jpg

Cross-Country Skiing around the World, Hannes Larsson, Geografio, vojaĝoj, KAVA-PECH, 2011. Finna longdistanca skikuristo (nun loĝanta en Francio) prezentas al ni sian ŝatatan sporton kaj spertojn kiujn li havis praktikante ĝin. Tuta ĉapitro estas dediĉita al Esperanto Prezo: 25.20 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo: http://katalogo.uea.org?inf=8721



Esperanta Retradio: Esperanto bezonas lokon

Esperanto bezonas lokon

Eo_lokon.mp3 Listen on Posterous

istockphoto_5040465-global-business-and-tourism.jpg

La evoluo de Esperanto kiel vivanta lingvo dependas esence de tio kiom kaj kiel ĝi estas parolata. Kvankam Esperanto venas el Pollando, tie estas neniu regiono kie ĝi estas parolata koncentrite en certaj lokoj, eĉ ne en Bjalistoko, do en la urbo kiu instigis Zamenhofon krei novan internacian lingvon. Li tiam volis ebligi komunikadon inter diverslingvanoj je loka nivelo. La politika situacio kaj la mondmilitoj malhelpis tion. Nek tie nek en alia loko ekestis komunikada centro kie najbaroj de la alia flanko de la lingva limo aplikus Esperanton por parole komunikadi.

Nur Roterdamo, la sidejo de UEA estas loko kie kelkaj homoj - nome la kunlaborantoj de UEA - el la tuta mondo parolas inter si en Esperanto dum la tuta jaro. Sed temas ja nur pri oficejo, ĝi estas tro malgranda por esence lingve elradii ion en la parola sfero. En Pollando ekzistas la "Studumo pri Turismo" en Bydgoscz. Tio jam el la vidpunkto de iu kerna loko por la parolado estus pli interesa, sed ĝis nun io tia ne estas rimarkebla. Evidente ne sufiĉas ke gastoj aŭ studentoj el diversaj landoj parolas inter si en Esperanto dum sia restado.

Devas okazi komunikado en Esperanto ankaŭ ĉe lokaj enloĝantoj. Tio kompreneble nur povas realiĝi en limregiono, ĉar meze en iu lando ne estas bezono por paroli Esperanton. Varma klimato akcelas kontaktojn ĉar la organiza sojlo estas malpli alta: La homoj povas pli facile renkontiĝi en publikaj lokoj. Se oni kunigas ĉiujn faktorojn, la plej taŭga limregiono estas tiu inter la itala lingvo kaj la slovena resp. la kroata lingvoj. Estas tie urboj kie la najbaraj lingvoj rekte kuntuŝiĝas - en Gorizia/Nova Gorica, en Triesto kaj en Koper/Capodistria. Samtempe estas grava turisma regiono kaj Triesto krome estas universitata urbo. La limo inter Slovenio kaj Italio estas libere trairebla, do estas sufiĉe facile por homoj el tiu regiono renkontiĝi kun la translimaj najbaroj.

Do se la monda E-movado volas entrepreni strategian paŝon por efike kreskigi Esperanton, tiam mi proponas koncentriĝi je tiu regiono. Komenco povus esti raporti el tiu regiono en la Esperanta Retradio por aktivigi kunlaborantojn el tiu regiono.

2011-10-19

Video: Unua Kinofestivalo



Filmoj en Esperanto


Video-raporto pri kinofestivalo

Posted: 19 Oct 2011 12:05 PM PDT

be5a442c37da683ee0795167549156e9.jpg

Ŝajne nur tion ni atendis por informi niajn karajn vizitantojn de Verda Filmejo pri la sukcesa unua Esperanta Kinofestivalo. Ne tro longe mi planas forlogi vian atenton kaj proponas tuj spekti belegan video-raporton, kiun filmis kaj muntis Rogener Pavinski.

La oficiala retejo de Kinofestivalo: http://kinofestivalo.org.

Se la video plaĉas al vi, bv. diskonigi ĝin. Per tio ni kreos komunumon, kiu kontribuos al la sekva kinofestivalo.

Se vi ŝatus, ke la video aperu kun subtekstoj en via nacia lingvo, vi povas traduki ties subtekstojn el Esperanto. Elŝutu tekstan dosieron ĉe: http://is.gd/HCZM0z . La rezulton eblas sendi al kinofestivalo CHE gmail . com (CHE=@, spacoj forigendaj).

Pli detale pri kinofestivalo vi povas legi en artikolo de Libera FolioLa Ondo de Esperanto.

 


© KienLi por Filmoj en Esperanto, 2011. | Fiksligilo | Neniu komento | Aldoni al del.icio.us
Etikedoj:



UEA Libroservo: Laste aperis

Laste aperis

La plej novaj varoj ricevitaj de la Libroservo de UEA


Chanajki Klezmer Band, KD-oj, 2009. Naŭ judaj kantoj el kiuj unu interpretita en Esperanto kaj la ceteraj en la jida. Prezo: 12.00 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo: http://katalogo.uea.org?inf=8719

Hejmon havis mi..., La, Kantoj de Mordeĥaj Gebirtig (1877-1942). Poezio tradukita, Prymat, 2011. Konciza biografio de juda poeto kaj kantaŭtoro pereinta en la Holokaŭsto. Plejparton de la libro konsistigas la tekstoj (en la jida kaj Esperanto) de la 17 kantoj sur la akompana kd Prezo: 12.00 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo: http://katalogo.uea.org?inf=8720


okl_okl_5578.jpg


Esperanta Retradio: Aperado de sonartikoloj

Aperado de sonartikoloj

aperado_sonartikoloj.mp3 Listen on Posterous

internet-radio.jpg

Eble vi demandas vin kiel mi faras ke mi povas disponigi ĉiutage novan sonartikolon en la Esperanta Retradio. Nu, mi fakte mem ja ne devas verki kaj produkti ion ĉiutage, ĉar dum 2 tagoj de la semajno mi povas kalkuli je kontribuoj de miaj karaj kunbatalantoj kiuj tiamaniere decide pliriĉigas la oferton de la Esperanta Retradio. Do mi nur devas zorgi pri la ceteraj 5 tagoj de la semajno.

Por trovi temojn mi legas mian hejman gazeton kiun mi ricevas 6-foje dum la semajno jam frumatene je la 6-a horo kaj mi legas multajn interretajn novaĵmagazinojn kiel ekzemple tiun de la konata germana semajna magazino "Der Spiegel" (la spegulo) kiu en sia interreta versio plurfoje tage aktualigas la artikolojn. Por trovi taŭgan temon por sonartikolo la ĉiutagaj novaĵoj malofte estas interesaj sed jes la fonaj artikoloj kiuj prilumigas iujn novajn sociajn, ekonomiajn aŭ sciencajn fenomenojn. Ofte mi povas preni la kompletan artikolon kaj nur bezonas traduki kaj adapti ĝin. Kelkfoje mi devas trovi kromajn informojn kaj ofte trovas ilin en Vikipedio, aŭ en la germanlingva aŭ en la esperantlingva eldono.

Interesas min ankaŭ ekscii kio okazas en la esperantista medio. Unu granda fonto estas ĉiutagaj retpoŝtaĵoj el Brazilo kaj alia fonto estas la diskutforumo de "Libera Folio". Tamen mi nur malofte povas verki ion pri la temoj pridiskutataj tie ĉar la etoso tie estas tro negativa. Do se temas pri lingvaj kaj movadaj temoj tiaj diskutoj por mi nur povas jen kaj jen esti instigo pritrakti certan temon, sed tiam mi devas ĉerpi el miaj propraj spertoj.

Fakte trovi temon kaj verki manuskripton estas la plej tikla laboro por kiu mi bezonas plej multe da energio. Tradukado, tajpado, voĉregistrado, sonteknika prilaborado, enretigo kaj publikigo estas certe ankaŭ laboroj kiuj konsumas tempon sed estas rutinaj laboroj kiuj ne foruzas multe da energio. Kaj la voĉregistrado eĉ estas tiel kontentiga afero ke mi havas pli da energio poste.

Paroli por paroligi aliajn ja estas mia dediĉo kaj ĉio cetera estas necesa por atingi tion. Do mia plej granda ĝojo ĉiam estas kiam aperas nova kunlaboranto en la Retradio kiu mem verkas kaj parolas sonartikolon. Mi estas tre optimisma ke tio okazos ankaŭ dum la venontaj monatoj.

2011-10-18

UEA Libroservo

Laste aperis

La plej novaj varoj ricevitaj de la Libroservo de UEA


8480.jpg

Monde diplomatique en Esperanto, Le, 2011. Periodaĵoj, MAS, 2011. La tria papera eldono de reta gazeto traktanta precipe politikajn temojn. Prezo: 2.40 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo: http://katalogo.uea.org?inf=8480




Esperanto Retradio: Udo Jürgens

Udo Jürgens

Udo_Juergens.mp3 Listen on Posterous

Udo_Juergens_01_BM__284481b.jpg

En nia televido oni montris antaŭ nelonge filmon kun la titolo "La viro kun la fagoto" kiu montris la familian historion de la famkonata kanzonisto Udo Jürgens. Kaj oni vidis ankaŭ la staciojn de la vivo kaj kariero de Udo Jürgens. La familio originas el norda Germanio, la avo elmigris el Bremerhaven al Moskvo, geedziĝis kun rusino, fariĝis direktoro de granda komerca banko kaj komence de la unua mondmilito devis fuĝi el Rusio. La familio setliĝis en norda Germanio, kaj kelkajn jarojn poste la avo aĉetis kune kun la patro de Udo Jürgens bienon en Karintio, Aŭstrio.

Tie naskiĝis Udo Jürgens, propranome Udo Jürgen Bockelmann la 30-an de septembro 1934 en Klagenfurt. Tie li ankaŭ travivis la duan mondmiliton kiel knabo kaj post la milito ekstudis en Salzburg muzikon. Ludi pianon li lernis jam kiel knabo sen instruanto.

En 1950 Udo Jürgens en komponista konkurso de la Aŭstra Radio el 300 kandidatoj kiel plej juna partoprenanto gajnis la unuan premion.

En 1960 li por la brita kantistino Shirley Bassey komponis la furoran kanton Reach for the Stars ("penu atingi la stelojn"). En 1964 li por Aŭstrio partoprenis en la Eŭrovizio-Kantokonkurso en Kopenhago kaj per la germanlingva kanto Warum nur, warum? ("kial do, kial?") atingis la 5-an vicon. Kun la kantistino Alexandra li komponis la kanton Illusionen ("iluzioj"), kies anglalingvan version publikigis la usona kantisto Sammy Davis Jr., kiu de tiam finis ĉiun koncerton per tiu kanto.

En 1965 Udo Jürgens duafoje partoprenis la Eŭrovizio-kantokonkurson, ĉi-foje en Napolo, kaj per la kanzono Sag ihr, ich laß sie grüßen ("peru al ŝi mian saluton") atingis la 4-an vicon. En 1966 li triafoje partoprenis kaj en Luksemburgo per la kanto Merci Chérie ("dankon karulino") gajnis la konkurson. Tiu sukceso internacie konatigis lin, kaj sekvis abundaj koncertoj en multaj landoj. Tiutempe li prezentis siajn kantojn en pluraj eŭropaj lingvoj kaj atentis pri elstaraj literaturaj tradukoj de la tekstoj.

Embedded media -- click here to see it.

En 1975 la kanzono Griechischer Wein ("greka vino") temigis la vivon de grekaj gastlaboristoj en Germanio, kaj apreze por la socikritika, sed ankaŭ tre kortuŝa teksto la grekia ĉefministro Konstantinos Karamanlis invitis la kantiston kune kun la tekstisto Michael Kunze gasti en Ateno. La kanto en greklingva versio "File kerna krasi" en Grekio iĝis iuspeca popolkanto. La usona kantisto Bing Crosby konatigis anglalingvan version de la titolo Come Share the Wine ("venu dividi la vinon") kaj poste je simile granda sukceso ankaŭ prezentis ĝin la kantisto Al Martino.

La plej granda komerca sukceso estis la kanto Buenos dias, Argentina ("bonan tagon, Argentino"), kiun li prezentis kun la germana nacia teamo de futbalo okaze de la Futbala Mondpokalo 1978 en Argentino. Post kvin semajnoj li ricevis la vendopremion ora disko, kaj post pliaj tri semajnoj la premion platena disko. Ankaŭ en norda Ameriko la kanto en kontre-muzika versio de la kantisto Marty Robbins populariĝis.

Decembre 2007 en Hamburgo premieris lia muzikalo Ich war noch niemals in New York ("Mi ankoraŭ neniam estis en Novjorko"), kiu iĝis plia komerca sukceso.

Udo Jürgens estas nun 77-jara kaj estas ankoraŭ ege aktiva kaj populara, precipe en la germanlingvaj landoj.

2011-10-17

Strikoj - demokratia rajto

Strikoj - demokratia rajto

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

STRIKOJDEMOKRATIARAJTO.mp3 Listen on Posterous

example-of-japanese-strike.jpg

Dum la lastaj semajnoj en Brazilo okazis strikoj en gravaj sektoroj, kio kaŭzis sufiĉe da perturboj al la tuta loĝantaro. Strikis poŝtoficistoj kaj bankoficistoj kaj do paraliziĝis gravaj servoj. Sekve, nemultajn tagojn post la komenco de tiu movado, jam milionoj da realoj akumuliĝis kiel monperdo, pro ĉesigo de transdonado de dokumentoj kaj bankoĝiroj. Milionoj da korespondaĵoj amasiĝis en deponejoj, tiel ke preskaŭ du semajnoj necesos, post la fino de la striko, ĝis oni sukcesos ĝisdatigi la servon. La landa registaro troviĝis en delikata situacio ĉar, kiel ofte okazas, laboristoj postulis pli altajn salajrojn. Politikistoj el la ekonomia skipo argumentas, ke plena kontentigo de ĉiuj postuloj kaŭzus lavangon da aliaj strikoj en aliaj laboristaj klasoj – kaj ĝenerala kontentigo de salajraj plialtigoj nepre rezultus en danĝeran inflacion. Kion do fari? Fine, la kontraŭaj partoj alvenis al meza solvo: plialtigo de salajroj, sed ne je la postulita nivelo; kaj monpuno al la strikintoj, proporcie al la nelaboritaj tagoj.

Kvankam strikoj ĉiam kaŭzas problemojn al la popolo ĝenerale, tamen ili estas konsiderataj kiel esenca rajto en demokratiaj reĝimoj. Tamen, tio ne signifas, ke ili okazas pace. Male, ofte manifestacioj de strikantoj kaj reagoj de polico eksplodas. Kompreneble, por ne damaĝi civitanajn rajtojn, juĝistoj devas decidi, ĉu iu striko estas laŭleĝa aŭ ne. Kelkaj sektoroj de la socio estas tiel esence gravaj, ke oni ne povus akcepti laborĉesigon tie. Ekzemple, ni imagu, se ĉiuj hospitaloj subite interrompus flegadon, aŭ se haltus ĉiuj respondeculoj pri elektroproduktado. Rezultus certe socia disfalo. Temas do pri tikla jura problemo kaj des pli tikla politika defio.

La Esperanta vorto certe devenas de la angla "strike", kiu interalie signifas "veki atenton". La portugallingva "greve" kaj la franca "grève", devenas de la nomo de placo en Parizo, kie okazis la unuaj movadoj por rajtoj de laboristoj, en la 18-a jarcento. Sed ne nur pro salajroj oni strikas, ankaŭ por pli taŭgaj laborkondiĉoj, por sekureco, por solidareco rilate aliajn homojn. Studentoj povas striki por atentigi pri siaj lernokondiĉoj, homoj povas malsatstriki por atentigi pri persona aŭ grupa situacio. Kaj la greko Aristofano, 400 jarojn antaŭ Kristo, verkis teatraĵon "Seksostriko" – kiu priskribis movadon de virinoj, kiuj rifuzis seksumadon postulante de viroj, ke ili ĉesigu militon. Kompreneble, la viroj repaciĝis, kaj tiu fariĝis unu el la plej sukcesaj strikoj en la historio....

2011-10-16

Esperanta Retradio: Loka E-agado

Loka E-agado

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia (Pollando)

Loka_E-agado.mp3 Listen on Posterous

sea%20towers%20in%20Gdynia.jpg

Karaj geaŭskultantoj, mi estas tre scivolema, kiel prosperas Esperanto ĉiuloke, kie ĝi estas uzata. Kiel utiligas la lingvon t.n. ordinaraj lingvouzantoj? Sed antaŭ ol mi ekscios pri tio, mi iom rakontos al vi, kio okazas ĉi-koncerne en mia urbo.

Nia loka E-klubo renkontiĝas ĉiulunde en sufiĉe oportuna klubejo, t.e. ĉambro ampleksanta laŭbezone pli ol 20 personojn sidantajn ĉe tabloj. Posedanto de la ejo estas Klubo de Militmaristaro en Gdynia, al kiu ni ĉiujare estas devigitaj redoni kostojn por uzado de kurento kaj akvo, hejtado, purigado, rubaĵoj ktp. Ni do klopodas kolekti koncernajn kotizojn de ĉiuj membroj por kovri la kostojn. Krom tio dum niaj kunvenoj ni regalas nin per teo, kafo kaj kuketoj, kiujn ni de tempo al tempo kromaĉetas. Tre ofte okazas, ke tiu aŭ tiu klubano kunportas bongustan kukon bakitan en sia hejmo. Ĉio ĉi kaŭzas, ke la etoso de niaj renkontiĝoj estas des pli bongusta. La aĝo de la partoprenantoj komenciĝas de 50 kaj finiĝas je pli ol 80 jaroj. Kutime alvenadas ĉ. 10 personoj.

Nian klubon konsistigas kaj multjaraj esperantistoj kaj tiaj, kiuj principe de nelonga tempo okupiĝas pri la lingvo. Tial la unua horo de nia kunveno estas dediĉita por intensa lernado kaj tiun tempon povas partopreni laŭplaĉe ankaŭ niaj spertuloj. Sekve la ceteran tempon ni destinas por ĉiuj, kiuj deziras perfektiĝi en la lingvouzo. Por ĉiu el ni estas klare, ke niaj ĉiusemajnaj intervidiĝoj devus servi por kontakto kun Esperanto. Ni do unuflanke prilaboras la lernolibran materialon kaj aliflanke elprofitas diversajn tekstojn. Ni legas ilin, ofte eĉ aŭskultas (ekz. tiujn de E-RetRadio), tradukas ilin, klopodas starigi demandojn kaj respondi ilin. De tempo al tempo ni ankaŭ kune kantas E-kanzonojn. Ne mankas filmoj, libroj, revuoj kaj fotoj. Ni havas kutimon, ke ĉiu partoprenanto de iu aranĝo aŭ eskurso devus raporti pri siaj impresoj pri ĝi. Tiu persono povas libervole pritrakti sian temon aŭ prelegante aŭ legante sian raportaĵon. Neniu el nia teamo ofendiĝas, kiam oni rimarkigas pri tiu aŭ alia lingva malĝustaĵo. Ni ja lernas la lingvon. Ni klopodas pridiskuti diversajn problemojn kaj laŭbezone kontroli ilin en koncerna fonto.

Tiamaniere ni sukcesas tuŝi diversajn interesajn temojn. Tio ĉi postulas pli fruan preparon de la programo de nia kunveno. Kvankam la principo dum niaj renkontiĝoj estas uzi la lingvon tiom ofte, kiom oni nur scipovas korekte esprimi sin, tamen ni ankaŭ helpas nin per la gepatra lingvo. Gravas nur, ke ĉiu el ni sianivele strebu ekzerci sian menson kaj havu pro tio plezuron. Ĉu niaj renkontiĝoj do estas modelaj? Mi nur povas konfesi, ke mi estas sufiĉe kontenta. Tamen la vivo alportas tiom da diskutindaj temoj, ke neniam ekmankos aferoj, kiujn oni ne povus pritrakti pli bone, pli profesie, pli perfekte. La plej malfacila tasko ŝajne estas alkonformiĝi al diversaj atendoj kaj lingvoniveloj de la partoprenantoj. Mi esperas, ke vi ankaŭ konsentas pri tio?

Kaj por la fino mi proponas, ke vi aŭskultu unu kanzonon titolitan „ For, for, ĉia tristo!". Mi registris ĝin dum unu el niaj 2-horaj lundoj kun Esperanto.