Dickens ducent-jara


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

dickens_ducentjara.mp3 Listen on Posterous

Multaj homoj dubas pri la soci-politika valoro de literaturo, opiniante, ke arto kaj partiismoj ne kongruas, kaj ke pamfletemo ne estas taŭga vojo por beletro. Ili parte pravas, ĉar politiko kaj sociaj bataloj ofte kondukas al radikalaj sintenoj, kaj ĉi tio morte batas la veran, homan arton. Tamen, tian opinion oni ne rajtas ĝeneraligi, ĉar ja ekzistas nemaloftaj kaj brilaj esceptoj. Sufiĉus rememori la geniajn Victor Hugo, Émile Zola kaj Bertold Brecht, kiuj pledis por pli justa socio. En Brazilo, la poeto Castro Alves (1847-1871) vigle poemis por forigo de sklaveco en nia lando kaj ĝis hodiaŭ oni unuanime rekonas lian altan valoron. En Ĉilio, la Nobel-premiito Pablo Neruda (1904-1973) agis simile.

En ĉi tiu monato februaro 2012, la tuta mondo rememoras, ke antaŭ 200 jaroj naskiĝis unu el tiuj grandeguloj de literaturo, kies talento ne evitis sociajn temojn por denunco pri maljusto kaj homa ekspluatado. Li estis la angla verkisto Karlo Dickens, kiu naskiĝis la 7-an de februaro 1812. Lia vivo kondukis al batalado kontraŭ socia maljusteco. Li estis ido de malriĉaj gepatroj kaj apenaŭ povis frekventi lernejojn. Ankoraŭ kiel adoleskanto, li devis labori en industrio, en tre penigaj situacioj. Kiel junulo, lin trafis indiferenteco de amata junulino pro antaŭjuĝoj de riĉa familio. Sed poste li sukcesis labori ĉe gazetoj kaj publikigi komikajn tekstojn, kiuj plaĉis al la publiko. Sekve, li komencis felietone publikigi la faman, furoran romanon "Aventuroj de S-ro Pickwick". Kiam li estis 24-jara, li edziĝis. La geedzoj ricevis 10 infanojn. Ankaŭ felietone li ekpublikigis la konatan romanon "Oliver Twist", kun kritikoj al la socia situacio en Anglujo, dum la Viktorina epoko. Aliaj sukcesaj tekstoj estis "Kristnaska kanto" kaj "David Copperfield" – ĉi tiu lasta kun klara membiografia intenco. Liaj maturaĝaj verkoj montriĝis pli kaj pli engaĝaj, sen perdo de arta digno. Dickens kutimis publike laŭtlegi siajn tekstojn. Li mortis en la jaro 1870. La domo, kie la artisto vivis, transformiĝis en muzeon en la jaro 1925. Ĝin vizitis la reĝinido Karlo kaj lia edzino Camila, okaze de la 200-jara datreveno. Ni mem povas virtuale viziti ĝin per http://www.dickensmuseum.com/ . La monda retejego "Google" omaĝis la verkiston je la lasta 7-a de februaro. Indas, ke ankaŭ nia Esperanta Retradio faru la samon. Kiam ni havos la tutan verkaron de Karlo Dickens en Esperanto?
____________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA